Ajajao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ajajao
Ajajao
Ajajao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Specio: P. ajaja
Platalea ajaja
(L., 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ajajao, Rozkolora plataleo, Roza plataleo, aŭ Amerika plataleo, nome Platalea ajaja, (foje lokita en sia propra genro Ajaja) estas gregema vadbirdo de la familio de ibisoj kaj plataleo nome Treskiornitedoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kaj reproduktantoj en Sudameriko ĉefe oriente de Andoj, kaj en marbordaj regionoj de Karibio, Centrameriko, Meksiko, kaj la Golfa Marbordo de Usono.[1][2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Studo de 2010 pri mitokondria DNA de la plataleoj fare de Chesser kaj kolegoj trovis, ke la Ajajao kaj la Flavbeka plataleo estas la plej proksimaj parencoj unu de la alia, kaj ambaŭ descendas el frua posteulo de la prauloj de la aliaj kvar specioj de plataleoj. Ili notis la genetikan pruvaron ke same validus konsideri la ses speciojn klasite ene de la genro Platalea aŭ alternative ambaŭ en la monotipaj genroj Platibis kaj Ajaja respektive. Tamen la ses specioj estas tiom similaj morfologie, ke ankaŭ havi ilin ene de ununura genro same pravas.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Detaloj de kapo kaj ŝultro de Ajajao, High Island, Teksaso.

La Ajajao estas 71–86 cm longa, kun enverguro de 120–133 cm kaj korpomaso de 1.2-1.8 kg.[4] La tarso estas 9.7-12.4 cm, la supra bordo de beko estas 14.5–18 cm kaj la flugiloj estas 32.3-37.5 cm kaj tiele kruroj, beko, kolo kaj kulerforma beko, nome ĉiuj ŝajnas longecaj.[5] Plenkreskuloj havas nudan verdecan vizaĝon dum reproduktado[6]) kaj blankajn kolon, dorson kaj bruston (kun tufo de rozkoloraj plumoj en la centro dum reproduktado), kaj alie tre markatan rozkoloron. La beko estas griza. Ne estas grava seksa dimorfismo.

Kiel ĉe la Ruĝa flamengo, ties roza koloro dependas el dieto, konsista el pigmento de karotenoido nome kantaksantino. Alia karotenoido, nome astaksantino, povas troviĝi ankaŭ ĉe flugiloj kaj korpoplumoj.[7] La koloroj povas gami el helroza al brile magenta, depende de aĝo kaj loko. Malkiel ĉe ardeoj, plataleoj flugas havante kolon etende. Ili alternas seriojn de rigida, neforta flugilfrapado kun glitado.[8]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas en neprofundaj nesalaj aŭ marbordaj akvoj per bekobalaado el flanko al flanko dum konstante regula piedirado tra akvo, ofte en grupoj. La kulerforma beko permesas ĝin facile kribri tra koto. Ĝi manĝas krustulojn, akvinsektojn, ranojn, salamandrojn kaj tre malgrandajn fiŝojn preteratentitajn de pli grandaj vadbirdoj. En Usono populara loko por observi Ajajaojn estas la Nacia Naturrezervejo J. N. "Ding" Darling en Florido. Ajajaoj devas konkurenci por manĝo kun la Neĝa egretardeo, la Granda egretardeo, la Trikolora ardeo, kaj kun la Amerika blanka pelikano.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kun du junuloj ĉeneste.

La Ajajao nestumas en arbustoj aŭ arboj, ofte mangrovoj. La ino deemtas 2 al 5 ovojn, kiuj estas blankecaj kun brunaj markoj.[8] Nematuruloj havas blankajn plumecajn kapojn, kaj la roza koloro de la plumaro estas pli pala. La beko estas flaveca aŭ rozkoloreca.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Mankas informo pri predado de plenkreskuloj. Idoj estas mortigitaj foje de la Meleagra katarto, la Blankkapa maraglo, lavursoj, kaj de la ruĝa fajrformiko.[2] En 2006, oni trovis ekzempleron 16-jaraĝan ringitan, kiu estas la plej aĝa natura individuo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roseate Spoonbill. Waterbird Conservation. National Audubon Society. Arkivita el la originalo je 2008-10-24. Alirita 2009-07-23. Arkivigite je 2008-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-24. Alirita 2012-07-06.
  2. 2,0 2,1 Dumas, Jeannette V. 2000. Roseate Spoonbill (Platalea ajaja), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology. Retrieved 2009-11-12. Subscription required
  3. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60. 
  4. [1] (2011).
  5. Hancock, Kushlan & Kahl. (1992) Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press. ISBN 978-0-12-322730-0.
  6. Howell, SNG. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 147–8. ISBN 0-19-854012-4.
  7. Brush, A. H. 1990. Metabolism of cartenoid pigments in birds. The FASEB Journal. 4:2969-2977.
    Fox, D. L. 1962. Carotenoids of the Roseate Spoonbill. Comparative Biochemistry and Physiology 6:305-310.
    (Mentioned in the Retejo de la Laboratorio Cornell de Ornitologio).
  8. 8,0 8,1 Howell, SNG. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 147–8. ISBN 0-19-854012-4.
  9. Researchers: Oldest Wild Spoonbill Found - Care2 News Network. Care2.com (2006-05-29). Alirita 2012-02-20.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]