Ajakso filo de Ojleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajakso filo de Ojleo
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Ojleo
Patrino Eriopis
Infanoj Banaurus
vdr

Ajakso (helene Αἴας, latine Aiax) estas en helena mitologio filo de la lokrida reĝo Ojleo. Li estas nomata "Ajakso pli malgranda" aŭ "Ajakso malgranda" por esti apartigata de heroo kun la sama nomo, de granda kaj forta filo de salamina reĝo Telamono. Tiuj ĉi ambaŭ viroj akiris sian famon sur la milita kampo antaŭ Trojo, sed ili ambaŭ tie ankaŭ trovis sian morton. La granda Ajakso mortigis sin per sia propra glavo apud Trojo kaj lia pli malgranda kamarado mortis survoje el la milito hejmen.

Ajakso malgranda havis pli subtilan staturon, sed estis bona batalanto, eminenta lancisto. Li elstaradis en kurado, estis eminenta defendanto de muregoj, konstruitaj por defendo de la aĥaja tendaro. La granda Ajakso iam defendis lin per sia ŝildo. La malgranda Ajakso estis unu el militantoj, kiuj kaŝis sin en interno de la Troja ĉevalo, per kiu aĥajoj superruzis trojanojn. Kiam la trojaj defendantoj entiris la grandegan ĉevalon malantaŭ la urbajn muregojn, aĥajoj eniĝis en la urbon, loĝantojn mortigis kaj la urbon forbruligis.

La malgranda Ajakso eĉ uzurpis aŭguristinon Kasandra, filinon de la troja reĝo Priamo. Li malhonorigis ŝin tuj apud altaro de Atena templo. Pro tio aĥaja militistaro malamis lin, Odiseo eĉ proponis ŝtonumi lin. El tio Ajakso ankoraŭ eskapis per mensogo, sed survoje hejmen lia ŝipo pereis ĉe roko. Ajakso ankoraŭ rampis sur la rokon, sed la mara dio Pozidono la rokon fendigis kaj Ajakso droniĝis.

Kolero de Atena poste batis reĝolandon Lokrido, kiu devis ĉiujare sendi al Trojo du knabinojn, alie Ateno pereigus la landon per malsato.