Ajakso filo de Telamono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajakso filo de Telamono
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Patro Telamono
Patrino Eeriboea
Kunulo Tecmessa • Glauce • Lysidice
Infanoj Eurysaces • Philaeus of Athens • Aiantides
vdr

Ajakso (nomata "pli granda" aŭ "granda", helene "Αἴας", latine Aiax), filo de salamina reĝo Telamono, naskiĝinta sur insulo Salamino, estis unu el mitaj aĥajaj batalantoj ĉe Trojo. Li aperas ĉefe en Iliado de Homero.

Ajakso estas en Iliado priskribata kiel la plej alta kaj plej forta el ĉiuj aĥajoj, ne kalkulante Aĥilon. En junaĝo li estis ekzercata de mita Kentaŭro Kirono, kiu ekzercis ankaŭ heroojn Tezeon, Jazonon, Heraklon, Aĥilon, lian patron Peleon kaj patron de Aiakso Telamonon. Ajakso estis ekzercata kune kun heroo Aĥilo.

Danke al Ajaksa iniciatemo, laŭ Homero, ne restis korpo de Aĥilo en manoj de Trojanoj. Post la batalo, en kiu multe helpis al li Odiseo, Ajakso la korpon fine akiris kaj alportis ĝin en aĥajan tendaron, por ke ĝi estu kun ĉiuj omaĝoj enterigita.

Sed tuj poste inter Ajakso kaj Odiseo ekestis kverelo pri rajto ricevi armaĵon de Aĥilo, forĝinta de Hefesto mem. La Aĥilea patrino, mara diino Tetiso decidis, ke ĝin ricevos heroo, kiu plej multe meritis pri akiro de Aĥila korpo. Tial Ajakso estis konvinkita, ke la armaĵon ricevos li. Same konsideris ankaŭ Odiseo, kiu la armaĵon fakte akiris. Ajakso ne kapablis elteni tiun ĉi malhonorigon kaj trapikis sin per sia propra glavo. Laŭ Homero li restis al Odiseo nepacigebla ankaŭ post la morto en obskura Hadesa regno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


{{[1]Commons|Ajakso filo de Telamono}}


  1. Diklitera teksto