Ajdovŝĉina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ajdovŝĉina (slovene Ajdovščina) estas la plej granda kolonio en Vipavska dolina (valo de Vipava). Ĝi kuŝas en orienta parto de Slovenio, proksime al Italia limo. En la 3-a jarcento estis tie romia kolonio Ad Fluvium Frigidum (ĉe freŝa akvo). Ĉe Hubelj estis malnova limo inter Provincoj de Gorica kaj de Kranj. En la jaro 1507 loko ricevis merkatajn rajtojn. Nun tie estas ekonomia kaj kulture centro de Vipavska dolina. En Ajdovŝĉina naskiĝis slovena pentristo-ekspresionisto kaj fotografisto Veno Pilon (1896-1970). Tra Ajdovŝĉina iras magistrala ŝoseo Ajdovŝĉina-Col-Črni vrh.