Ajelet Cabari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajelet Cabari
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1973 (1973-05-24) (50-jaraĝa)
Ŝtataneco Israelo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ajelet CABARI (naskiĝis la 24-an de majo 1973) estas israela-kanada eksterlingva verkisto. Ŝi vivis en Kanado dum multaj jaroj kaj en 2019 revenis al Israelo. Cabari verkas ĉefe en la angla. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝ naskiĝis en Petah Tikva al familio jud-jemena. Cabari kutimis verki rakontojn en sia kapo kaj rakonti ilin parkere eĉ antaŭ ol ŝi povis legi kaj skribi. Lernante ĉi tiuj kapabloj ŝi ekverkis siajn rakontojn skribe. Kiam ŝi estis dekjaraĝa, ŝi komencis sendi leterojn al junularaj gazetoj kaj ekde 15-jaraĝa ŝi laboris kiel ĵurnalisto.

Ŝia patro, Haim Cabari, mortis pro koratako baldaŭ antaŭ ol ŝi dekjaraĝiĝis. La patro estis dotita per literatura talento kaj verkis poemojn dum sia tuta vivo. En sia junaĝo li volis esti poeto sed elektis fariĝi advokato. Laŭ la opinio de Cabari, la akra bezono de bona kaj sekura porvivaĵo kaj la manko de rolmodelo, kondukis lin al tiu decido.

Dum la jaroj ŝia infaneco, la patro nutris siah amon por verkado kaj legado. Li elmontris ŝin al majstraĵoj, kiujn li amis, legis ĉiujn rakontojn, kiujn ŝi verkis kaj instigis ŝin verki pli. Ĝuste antaŭ li subite mortis li promesis al ŝi, ke al ŝia deka naskiĝdatreveno li publikigos ŝiajn rakontojn kaj poemojn libroforme. Promeso, kiun, kiel dirite, li ne havis tempon por plenumi.

Ŝi studis fotadon kaj kinematografion en Universitato Kapilano en Vankuvero. Cabari studis kreivan verkadon en la Universitato Simon Fraser kaj en la Universitato de Guelph.

Ŝi instruas kreivan verkadon ĉe la University of King's College MFA Programo en kreiva nefikcio.

Publikeco kaj aprezo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj recenzoj, eseoj kaj opiniaĵoj aperis en The New York Times [2], The Globe and Mail [3], Foreign Policy [4], The Forward [5][6][7] kaj The National Post [8][9][10].

Ŝia kolekto de noveloj, The Best Place on Earth (La plej bona loko sur la Tero) estis publikigita en Kanado fare de Harper Collins en 2013; kaj en Usono ĝi estis eldonita de Random House. La hebrea traduko estis publikigita de Am Oved en 2016.

La verko gajnis la Sammy Rohr premio por juda literaturo en 2015 [11] kaj la Edward Louis Wallent premio en 2016, [12] kaj estis nomumita por la Frank O'Connor International Prize for Short Stories. [13]

Dua verko de Cabari, memoraĵo en eseoj The Art of Leaving (La Arto Forlasi), estis eldonita de HarperCollins Kanado kaj de Penguin Random House en Usono en 2019. La libro gajnis kanad-judan literaturan premion por memoraĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]