Ajita Kesakambali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajita Kesakambali
Persona informo
Naskiĝo
Ŝtataneco Barato
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Ajita Kesakambalī estis hindia filozofo de la 6-a jarcento a.n.e., atea kaj pra-materiisma, apartenanta al la movado Sramana. Ĝi estas konsiderata la unua konata verkisto pri materiismo en Hindio. Probable li estis samtempulo de Budho (fondinto de la religio budhisma) kaj de Mahavira (fondinto de la religio ĝajnisma). Ajita predikis la doktrinon de la Ukĉedavana (nuligo post la morto). Estis sekvanto de la skolo Lokâĝata fondita de Ĉarvaka. Ajita signifas "nekonkerita" aŭ "nevenkita", en la senco esti tre batalema dialektike.

Ajita Kesakambali estis unu de la kvin vaguloj al kiuj la reĝo Áĝata Ŝatru direktis skeptikisman demandon pri la profito ĉu evidenta (iela evidento, pratiaksa) aŭ reala (samania) fari la vivon de senhejma vagulo.

En la Brahma-jala-sutra oni asertas, ke la opinioj de Ajita estas Ukĉedavana (doktrino de la nuligo post la morto), ĉar li ne proponis vivesperojn postmortajn, nek vojon al savo. La granda kvanto de referencoj al ties doktrino en formo de refutoj devenaj de tiutempaj fontoj kaj deismaj kaj religiaj, komprenigas pri la forto de la materiisma movado tiutempe.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bhaskar, Bhagchandra Jain, Jainism in Buddhist Literature (Alok Prakashan, Nagpur, 1972)
  • Chattopadhyaya, Debiprasad, Indian Philosophy (People's Publishing House, New Delhi, 1964, 7th Edition: 1993)
  • Kosambi, DD, An Introduction to the Study of Indian History (Popular Prakashan, Mumbai, India, 1956)
  • Kosambi, DD, The Culture and Civilisation of Ancient India in Historical Outline (Routledge & Kegan Paul, London, 1965)
  • Ñāṇamoli, Bhikkhu (trans.) and Bodhi, Bhikkhu (ed.), The Middle-Length Discourses of the Buddha: A Translation of the Majjhima Nikāya (Wisdom Publications, Boston, 2001) ISBN 0-86171-072-X.
  • Thanissaro Bhikkhu (trad.) Samaññaphala Sutta: The Fruits of the Contemplative Life (DN 2) (1997) rete tie.
  • Walshe, Maurice O'Connell (trans.), The Long Discourses of the Buddha: A Translation of the Dīgha Nikāya (Wisdom Publications, Somerville, MA, 1995) ISBN 0-86171-103-3.