Ajlsupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajlsupo preparita kaj preta por servo.

La Ajlsupo estas tipo de supo tipe kastilia kiu enhavas esence akvon aŭ buljonon, panon (kiu kutime estas seka pano kiu restis de antaŭaj tagoj), papriko, laŭro, ajlo kaj olivoleo.[1] Temas pri supo de malriĉa deveno, kaj tiele ĝi prezentiĝas laŭ multaj variantoj, laŭ la ekonomio de la familio kaj la gusto de la kuiristo, pro kio komune oni aldonas aliajn ingrediencojn, kiaj kokovo, kolbaso, fritita lardo, ŝinko, tinuso ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madrid Conesa, Juan; Madrid Gomariz, Antonio, Las recetas de la bisabuela de Miguel, Arán, 2009, ĉapitro Sopa de ajo.