Ajodjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto urbo de Barato Ajodhjo (hindie: अयोध्या [ajodhja]) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha [avadha], nun en la distrikto Faizabad [fejzabad] de la gubernio Uttarpradesho. Oni diras, ke Ajodhja estas la naskiĝloko de hindua dio Ramo. Dum la tempo de la Budho la urbo nomiĝis en la palia lingvo Ayojjha [ajoĝĝa]. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodhjo nomiĝis Oudh [aŭdh]. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarayu [saraju], 555 km oriente de Nov-Delhio. En la Sanskrito la vorto "ajodhja" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de la Hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodhjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.

Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodhjo nomiĝis Saketa. La urbon Saketa venkis la reĝo Kanishka de dinasto Kushna. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo en la 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ajodhja.

Referencoj