Aka-bo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aka-Bo aŭ simple Bo estas formortinta lingvo, el la grandandamana lingvaro, el la norda grupo. Ĝi estis parolata en la orienta bordo de Norda Andamano kaj sur insulo Norda Klifo de la Andamanoj, kiu estas administrata fare de Barato.

Sinjorino Boa, la lasta parolanto de la lingvo ekde la 1970-aj jaroj, mortis en januaro 2010.[1] [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary for Boa Sr. (angle). Vanishing Voices of the Great Andamanese.
  2. Last member of 65,000-year-old tribe dies (angle).