Akademia Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademia Palaco
Palais des Académies
Academiënpaleis
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Charles Vander Straeten • Tilman-François Suys vd
Estiĝo 1824
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Situanta sur Rue Ducale - Hertogsstraat • Rue Lambermont - Lambermontstraat • Boulevard du Régent - Regentlaan
Situo
Geografia situo 50° 50′ 33″ N, 4° 21′ 56″ O (mapo)50.84254.36556Koordinatoj: 50° 50′ 33″ N, 4° 21′ 56″ O (mapo)
Akademia Palaco (Bruselo)
Akademia Palaco (Bruselo)
DEC
Akademia Palaco
Akademia Palaco
Situo de Akademia Palaco
Map
Akademia Palaco
vdr
Antaŭa vido de la Palaco.
Ĉefa interna ĉambro en la Palaco, iama tronejo.

La Akademia PalacoPalaco de la Akademioj (nederlande Paleis der Academiën, france Palais des Académies) estas novklasika palaco en Bruselo, situanta ĉe la placo Place des Palais / Paleizenplein apud la Reĝa Palaco de Bruselo kaj la Brusela Parko. Nuntempe ĝi estas hejmo de kvin Belgiaj akademioj kiel la Reĝaj Akademioj por Scienco kaj Artoj de Belgio.[1][2][3]

La senornameca novklasika Palaco kaj ties instalaĵoj estis konstruigitaj inter 1823 kaj 1828 por la princo Vilhelmo de Orange kiel rekono de sia brila agado sur la batalkampo de Waterloo, el financo garantiita de la tiama lando. Temis pri kunverko de du arkitektoj, nome Charles Vander Straeten (1771–1834) kaj Tilman-François Suys (1783–1861), je totala kosto de 1,215,000 guldenoj.[4]

La princa familio de Vilhelmo de Orange kaj lia edzino, nome la princino Anna Pavlovna (1795–1865), fratino de la rusaj caroj Aleksandro la 1-a kaj Nikolao la 1-a okupis la palacon apenaŭ du jarojn antaŭ la Belga Revolucio de Septembro 1830 devigis ilin foriri al Nederlando.

El 1830 al 1839 la palaco estis kontrolita de la ĵusnaskita Belgia ŝtato, kaj oni faris detalan inventaron. La publiko rajtis viziti la palacon, kaj ties interno estis tiam konsiderata la plej luksa en Belgio. Interkonsento de la 5a de Novembro 1842 cedis la konstruaĵon al la ŝtato Belgio, dum la enhavo estis atribuitaj kiel persona havaĵo de Vilhelmo kaj sendita al lia Palaco Soestdijk en Nederlando.

50° 50′ 33″ N 4° 21′ 56″ O / 50.84250 °N, 4.36556 °O / 50.84250; 4.36556 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "THE ACADEMY PALACE" (PDF). kvab.be. Arkivita el la originalo (PDF) en la 19a de Julio 2013. [1] Arkivigite je 2013-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Februaro 2014.
  2. "Dernières nouvelles". rasab.be. [2] Alirita la 9an de Februaro 2014.
  3. "The Royal Academies for Science and the Arts of Belgium (RASAB)". interacademies.net. [3] Arkivigite je 2018-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Februaro 2014.
  4. Coudenberg - Former Palace of Brussels, Belgium. europeanroyalresidences.eu. Arkivita el la originalo je 2014-02-24. Alirita 9an de Februaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-24. Alirita 2018-08-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]