Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
emblemo
premio por la plej bona filmo • Oskar-premio
Organizanto Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
Lando Usono
Fondita en 1957
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo (angle Academy Award for Best Foreign Language Film) estas unu el la premioj, populare sed erarige[1] konata kiel Eksterlanda Oskar-premio por la plej bona ne-anglalingva filmo[2], transdonita ĉiujare fare de la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hollywood.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1956 estis kreita aparta kategorio por ne-anglalingvaj filmoj, konata kiel la Premio por la plej bona fremdlingva filmo, kaj ekde tiam atribuita ĉiun jaron (5).

La unua ricevinto estis la itala neorealista drama filmo La Strada, kiu helpis establi Federico Fellini kiel unu el la plej gravaj eŭropaj filmreĝisoro.(4)

Lingvaj postuloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam filmo devas esti "fremda" (t.e. ne-usona) por esti nomita por la Premio, ĝi ankaŭ devas esti en lingvo alia ol la angla. Fremdaj filmoj en kiuj la plimulto de la dialogoj estas en la angla ne povas kvalifiki por la fremdlingva filmpremio kaj la Akademio kutime aplikis ĉi tiun postulon tre serioze senrajtigante filmojn kiuj enhavas tro da anglajn dialogojn, kvankam filmo kiel Le Bal (1983) kiu estis tute sendialoge, tamen sukcesis esti nomita en la kategorio de fremdlingva filmo[3].

Ekde 2006 la submetitaj filmoj ne pli longe devas esti en oficiala lingvo de la partoprenanta lando[4]. Unu el la plej lastatempaj ekzemploj de tio estas la israela filmo The Band's Visit (La vizito de la fanfaro) el la jaro 2007[5].

Elektopolitiko[redakti | redakti fonton]

Post kiam la tre laŭdatan rumanan dramofilmon 4 monatoj, 3 semajnoj kaj 2 tagoj ne estis prikonsiderata, la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj (AMPAS), diskonigis ŝanĝon de la elektopolitiko je la 19-a de junio 2008. Ekde tiam nur ses el la naŭ eksterlandaj produktadoj estas elektataj de Volontula Komitato konsistante el ekzistantaj AMPAS-membroj kiuj devas spekti nur minimumon de la ensenditaj kontribuoj. La aliaj tri kandidatfilmoj estas elektataj de la Foreign Language Film Award Executive Committe (Administra Komitato de la Premio por Fremdlingvaj Filmoj) kiu konsistas el dudek membroj[6].Diference de aliaj Akademiaj Premioj la Foreign Language Film Award ne postulas ke filmoj aperu sur usonaj kinejaj ekranoj por esti kvalifikataj al partopreno en la konkurso.

Kritikoj kaj polemikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉiu lando decidas mem pri sia oficiala partopreno laŭ siaj propraj reguloj, la decidoj de la decidaj instancoj en ĉiu respektivaj landoj kelkfoje estas envolvitaj en polemiko.

Regulo prilingva[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la lingvo estas ofte la kaŭzo de polemiko.

Ĝis la ceremonio de 2006, la filmdialogoj devis esti por pli ol la duono en la oficiala lingvo de la lando, kiu ekskludis, ekzemple, filmojn el Kanado kiuj ofte faras filmojn en aliaj lingvoj ol la angla kaj franca.

Ekde 2006 la submetitaj filmoj ne pli longe devas esti en oficiala lingvo de la partoprenanta lando[4]. Ĉi tiu postulo antaŭe malhelpis landojn kiuj ensendis filmojn en kiuj la plimulto de la dialogoj estis parolataj en lingvo kiu estis ne-indiĝena al la partoprenanta lando. La administra direktoro de la Akademio eksplicite menciis kiel kialon por la regulŝanĝo la kazon de la itala filmo Privata (2004), kiu estis senrajtigita simple ĉar ĝiaj ĉefe parolataj lingvoj estis la araba kaj la hebrea, kiuj ambaŭ ne estas indiĝenaj lingvoj de Italio[7]. Ĉi tiu regulŝanĝo ebligis landon kiel Kanado ricevi nomumon por la hindlingva filmo Akvo. Antaŭe, Kanado estis nomumita nur por franclingvaj filmoj ĉar filmoj faritaj en la alia oficiala lingvo de Kanado (la angla) ne povis esti prikonsiderataj por la fremdalingva filmkategorio. Antaŭ la regulŝanĝo, Kanado submetiĝis du filmojn en malsamaj lingvoj : en 1991 la filmo Une Balle dans la tête/A Bullet in the Head (Kuglo en la Kapo) en inventita lingvo kaj la filmo Inuktituta lingva filmo Atanarjuat: La Rapida Kuristo en 2001. La inuktituta, unu el indiĝenaj lingvoj de Kanado, ne estas oficiala ĉie en Kanado, sed estis (kaj ankoraŭ estas) oficiala en Nunavut kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. La regulŝanĝo, tamen, ne influis la kvalifikon de ne-anglalingvaj usonaj filmoj, kiuj estas ankoraŭ malrajtigitaj de la fremdlingva filmakategorio pro ilia nacieco. Pro tio japanlingva filmo kiel Leteroj de Iwo Jima (2006) aŭ Majaa-lingva filmo kiel Apocalypto (2006) ne sukcesis konkurenci por la Akademia Premio por Plej Bona Fremda Lingvo Filmo[8], kvankam ambaŭ estis nomumitaj kaj en la kazo de Leteroj de Iwo Jima eĉ gajnis premion en la Golden Globe Award for Best Foreign Language Film, kiu ne postulas limigojn pri nacieco[9].

Ĝis nun, dek du filmoj kiuj estis financitaj ekskluzive ekster Usono gajnis la premion por plej bona filmo, el kiuj dek unu estis financitaj, tute aŭ parte, de la Unuiĝinta Reĝlando. Tiuj filmoj estas, en kronologia ordo: Hamleto, La ponto super la rivero Kwai, Lawrence de Arabio, Tom Jones, Viro por ĉiuj sezonoj, Oliver, Ĉaroj de Fajro, Gandhi, La lasta imperiestro, Slumdog Milionulo kaj La parolado de la Reĝo. La restanta filmo estis financita fare de Francio: La Artisto.

Regulo 'Unu filmo, unu lando'[redakti | redakti fonton]

Alia objekto de polemiko estas la regulo ke eblas nur prezenti "unu filmo por lando", afero kiu estis kritikita en la Akademio por la produktistoj[10] malgraŭ la fakto ke ĝi permesis ke filmoj de malgrandaj landoj kiel IslandoBosnio kaj Hercegovino akiris rekonon fare de la Akademio, ĝi ankaŭ permesas ke multaj filmoj el landoj kun forta filmindustrio kiel Germanio, Argentino, Hispanio, FrancioItalio estas ekskludataj. Aliflanke, la neceso ke filmo estu efektive prezentata de specifa lando, malmultigas la ŝancojn ke internacia kun-produktadoj helpas por esti nomumitaj.

Ne teritorio, sed rekonata ŝtato[redakti | redakti fonton]

La difinon kiun la Akademio donas al la esprimo "lando" en si mem estis jam polemika. Klara ekzemplo de tio ĉi okazis en 2003, kiam oni diris al Humbert Balsan, produktanto de la 'palestina' filmo Divine Intervention (2002), ke la filmo ne povis esti nomumita ĉar Palestino ne estas ŝtato kiun la Akademio rekonas en ĝia regularo. Tri jaroj poste, tamen, alia 'palestina' filmo, Paradise Now (2005) de la Hany Abu-Assad tamen estis nomumita por la premio, anoncita de la prezentisto Will Smith kiel filmo veninta el la Palestinaj Teritorioj post protestoj de pro-israelaj grupoj kaj malgraŭ kontraŭprotesto de ĝia filmdirektoro Hany Abu-Assad mem.[11]

Neniu usona filmo kaj tamen[redakti | redakti fonton]

Neniu filmo produktita ene de la Usono povas esti nomumita en la kategorio por la premio, sendepende de la lingvo de siaj dialogoj. Ekzemple la filmoj, Leteroj de Iwo Jima (2006) filmita en la japana aŭ Apocalypto (2006) filmita en la majaa, ne povus esti nomumitaj.

Tamen, iuj filmoj produktitaj en Usono ja povas esti konsiderataj 'eksterlandaj' se ili venas el Porto-Riko, usona ne-enkorporigita teritorio, kaj tiele eblas prezenti usonajn filmojn en la kategorio 'eksterlanda filmo ne-anglalingva', ricevinte eĉ nomumon kiel etis la kazo kun Lo que le Pasó a Santiago (Kio okazis al Santiago) (el 1989). Portorikanoj havas ekde 1917 la usonan civitanecon. La granda plimulto de la rolantaro en tiu filmo estis sekve usonaj civitanoj. Tio rezultis en malofta situacio, ke filmo sukcesas esti nomumita por la premio eksterlanda filmo ne-anglalingva, malgraŭ ke la plimulto de la homoj implikitaj en ĝia produktado estis usonanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la angla kaj hispana vikipedia versio (ĉefe) kaj de la germana versio je la 16-a de januaro 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : erariga ĉar la devenlando de filmo gravas multe malpli ol ĝia lingvo
  2. (angla) "Countries choose Oscar contenders", BBC News, la 27-a de septembro 2005, alirita la 17-an de januaro 2017.
  3. (angla) Le Bal ĉe la interreta filmdatumejo.
  4. 4,0 4,1 (angla) 79th Academy Awards, Rule Changes (arkivita versio), la 20-an de februaro 2008, en 'The Wayback Machine, Academy of Motion Picture Arts and Sciences, la 30-an de junio 2006., alirite la 17-an de januaro 2017.
  5. (angla) "The Band's Visit" dropped from Oscar race, The Jerusalem Post, la 11-a de oktobro 2007, alirita la 17-an de januaro 2017.
  6. ddpRegelwerk für ausländische Filme geändert (regularo por eksterlandaj filmoj ŝanĝita), fr-online.de,
  7. (angla) More Academy Resistance to Films from or About Palestine, The electronic Intifada, la 23-a de oktobro 2005, alirita la 17-an de januaro 2017.
  8. (angla) "EE British Academy Film Awards: Rules and Guidelines 2015/16" Arkivigite je 2018-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (pdf). British Academy of Film and Television Arts, alirita la 17-an de januaro 2017.
  9. (angla) Kilday, Gregg. "Apocalypto on foreign Globes list", The Hollywood Reporter, la 26-a de novembro 2006, alirita la 17-an de januaro 2017.
  10. (angla) Filmmakers questions Oscar's foreign movie rules
  11. (angla) Middle East tensions hang over Palestinian nominee for an Oscar 'Paradise Now' traces lives of two men who are suicide bombers