Akademia disciplino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Disciplino estas branĉo de scio, kiu estas oficiale studata kaj esplorata en la eduka sistemo aŭ en la scienca komunumo kiel establita studfako en universitatoj. La akademia disciplino estas esplorkampo, en kiu fakuloj specialiĝas kaj kies daŭra esplorado estas bazita sur konsentita esplormetodo. Ĝi estas kutime difinita de akademiaj revuoj kaj profesiaj asocioj, kiuj kreas la internan diskurson de la kampo.

Disciplinoj ne estas senmovaj, ĉar ili ŝanĝiĝas kun la disvolviĝo de homa scio, kaj kun la akcepto de aldonaj kampoj al la scia bazo instruita en universitatoj. En klasikaj eŭropaj universitatoj, nur kvar fakoj (teologio, medicino, juro kaj artoj), sed hodiaŭ la nombro estas multe pli granda. Multaj fakoj estas dividitaj en subdisciplinojn ("branĉoj"), kies limoj estas ofte arbitraj kaj ne klaraj. Disciplino, kiu ĉerpas el la scio kaj la materialo de pluraj fakoj, estas difinita kiel interfaka; sed tiu, kiu kombinas multoblajn fakojn estas difinita kiel plurfakaj.

En edukado, ĉiu lernobjekto instruata en lernejo estas nomata "disciplino". La strukturo de tia disciplino baziĝas sur kelkaj faktoroj: supozoj, celoj, reguloj, la organizo de la materialo kaj metodoj de taksado.

Kritiko pri la baziĝo de edukaj sistemoj sur la disciplinoj[redakti | redakti fonton]

Multaj esploristoj kritikas la ekskluzivan dependecon en la studplanoj de plej multaj edukaj sistemoj pri disciplinoj. Ĉi tiu kritiko fontas el la fakto, ke la kvanto de disciplinoj, kiuj ekzistas nuntempe en la mondo, estas tre granda. Tiu fakto signifas ke la edukistoj estas postulataj elekti la fakojn, per kiuj ili volas fokusiĝi. Alia kritiko pri la divido en disciplinojn estas la fakto, ke la disciplinoj renoviĝas kaj spelitiĝas tre ofte kaj ne eblas sekvi siajn reproduktan kreskiĝon.

Alternativaj solvoj[redakti | redakti fonton]

  • La strukturo de scio - Jerome Brunner elpensis la uzon de la termino "strukturo de scio", kio signifas, ke en ĉiu profesio (disciplino) ekzistas baza strukturo, kiu enhavas bazajn konceptojn, kiuj estas gravaj por instrui kaj studi. Laŭ Brunner, junaĝe, kiam ni unufoje lernas la bazon kiel ŝablonon de la strukturo de scio, per ripeto kaj disvolviĝo en postaj jaroj, ĝi donas pli bonan ŝancon kompreni la profesion. Ekzemple matematiko instruita en lernejo estas konstruita sur fundamento lernita en la unua grado, tiele oni devas trovi la "strukturon de scio" en iu ajn profesio.
  • La substantiva kaj sintaksa strukturoj - La fakulo Joseph Schwab dividas la disciplinojn en du strukturojn: substantiva strukturo esence konsistas el ideoj kaj vidpunktoj, kiujn esploristo alpropriĝas en sia strebado esplori apartan disciplinon. Ekzemple, en la studo de historio, estas fakuloj, kiuj metas pli da graveco sur la ekonomion de la periodo, kompare kun tiuj, kiuj konsideras la religian aspekton kiel la ĉefa influo sur tiu periodo. Kiam la studento komprenos la diferencojn en la substantiva strukturo, li pli bone komprenus la profesion. Krome la disciplinoj havas sintezan strukturon konsistantan el esploraj metodoj kaj iloj por malkovri scion kaj organizi ĝin. Ekzemple, la esploraj metodoj en la matematika profesio diferencas de la esploraj metodoj de fiziko, kiuj esence diferencas de la esploraj metodoj de la kampo de historio.

Esperanto kiel disciplino[redakti | redakti fonton]

Esperantologio estas la speciala esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizeco kaj klareco de la vorto. Esperantologio estas la plej grava branĉo de interlingvistiko: ĝi celas elkompreni la lingvon Esperanto el lingvoscienca vidpunkto[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Gobbo, Katedrule sed ne el katedro. Esperanto en pli larĝa akademia kunteksto, Revuo Esperanto, paĝo 228, n-ro 1362 (11) novembro 2021.