Akademia titolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akademia titolo estas oficiala titolo, kiun eblas atingi post studado en universitato aŭ foje altlernejo aŭ de alia formo de studado je alta nivelo. Akademia grado estas atribuita post sukcesa paro de universitata finekzameno kaj estas atestata per diplomo.

Bolonja proceso en Eŭropa Unio

En la Eŭropa Unio kadre de la tiel nomata "bolonja proceso" estas streboj plifaciligi la laboradon de universitataj finstudintoj en landoj aliaj ol la studolando, kaj tial ekde la jaro 2001 estas streboj unuecigi la akademiajn gradojn en ĉiuj membroŝtatoj de EU en triŝtupa sistemo, kutime nomata titoloj de bakalaŭro, magistro kaj doktoro. En la plej multaj EU-membroŝtatoj kun antaŭa kutimo de duŝtupa sistemo pri akademiaj titoloj (ekzemple "diplomo" kaj "doktoro") tial ekde tiu jaro ekzistas proceso de universitata restrukturiĝo, kiun laŭdas iuj kaj kritikas aliaj universitatanoj. En multaj studaj fakoj la restrukturiĝo rapide efektiviĝis, dum en iuj fakoj kun ŝtata aŭ eklezia universitata finekzameno restas forta rezisto ŝanĝi la sistemon.

Ekzemploj de akademiaj titoloj

Ekzemploj de akademiaj titoloj estas