Akademija estas urbeto en la centro de Litovio. Ĝi estas parto de la komunumo Kėdainiai, apartenas al la administra areo (seniūnija) Dotnuva, kaj de la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio2010 ankaŭ apartenis al la tiutempa distrikto Kaŭno. Laŭ la censo de 2011 en la loĝloko vivis 752loĝantoj. En la teritorio estas interalie granda akva rezervujo, do baraĵlago, litove nomata Akademijos tvenkinys. Ankaŭ la litova agrikultura akademio situas en la loĝloko kaj donis al ĝi sian nomon.