Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio
Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1992 | |
Situo | ||
Geografia situo | 52° 30′ 50″ N, 13° 23′ 39″ O (mapo)52.513913.3942Koordinatoj: 52° 30′ 50″ N, 13° 23′ 39″ O (mapo) | |
urbo | Berlino | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | (20--) | |
nombro de kunlaborantoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Union of German Academies of Sciences and Humanities • Informationsdienst Wissenschaft • Kommunaler Arbeitgeberverband Berlin • German National Research Data Infrastructure vd | ||
| ||
La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.
La institucio komprenas sin kiel daŭriganto de la tradicio de la prusa Akademio de Sciencoj, kiu en 1700 fondiĝis danke al forta engaĝiĝo de Gottfried Wilhelm Leibniz. La centra akademia konstruaĵo troviĝas je la adreso Jägerstraße 22-23, eksa banka konstruaĵo, kiu ĝis la jaro 1945 estis sidejo de la prusa markomerca societo kaj poste la Akademio de Sciencoj de GDR, en la historia urbokerno de Berlino.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
