Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio
akademio • nacia akademio
moto dignum laude virum
Musa vetat mori

La Muzo malpermesas
al homo laŭdinda morti
Informoj
fondodato 1663
fondinto(j) Jean-Baptiste Colbert vd
Situo
lando Francio
urbo Parizo, Francio
Estraro
gvidanto Roland Recht
ĉefestro(j) Jean-Noël Robert vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Internacia Akademia Unio vd
jura formo national public establishment of an administrative nature vd
vdr

La franca Akademio de Surskriboj kaj Beletro (france Académie des Inscriptions et Belles-Lettres) estis fondita de Colbert en 1663. Konata per la nomo « Petite Académie » (esperante Eta Akademio) antaŭ sia oficiala kreo, ĝi nomiĝis sinsekve « Académie royale des inscriptions et médailles » (esperante reĝa Akademio de Surskriboj kaj Medaloj), « Académie royale des inscriptions et belles-lettres » (esperante reĝa akademio de surskriboj kaj beletro), « Institut national des sciences et des arts, classe de littérature et beaŭ-arts » (esperante nacia instituto de sciencoj kaj artoj, klaso de literaturo kaj belartoj) kaj « Institut national des sciences et des arts, classe d'histoire et littérature anciennes » (esperante nacia instituto de sciencoj kaj artoj, klaso de malnovaj historio kaj literaturo) antaŭ ol reakiri la 21-an de marto 1816 sian nunan titolon. Ĝi estas parto de Instituto de Francio.

Estraro por 2014 : Roland Recht, prezidanto ; Robert Martin, vicprezidanto ; Michel Zink, dumviva sekretario ; S-ro Zink estis elektita dumviva sekretario okaze de sekreta komitato en la 28-a de oktobro 2011.

Historio kaj atribuoj[redakti | redakti fonton]

Gaston Maspero, fama egiptologo, mortinta sur sia benko en la Akademio, kiam li estis alparolonta.

La komisio de la Akademio komence esti la starigo de la surskriboj kaj motoj de la monumentoj kaj medaloj honore al la reĝo Ludoviko la 14-a. Ĝi devis, por tio, studi la malnovajn kaj modernajn medalojn kaj aliajn raraĵojn de la reĝa asistantaro same kiel la malnovajn monumentojn de Francio.

Tre rapide, la Akademio okupiĝis pri arkitekturo kaj historio laŭ plej vasta senco. La edikto de la 16-a de julio 1701, laŭ instigo de Jérôme Phélypeaŭ, ministro de la reĝa domo, transformis ĝin en veran ŝtatan institucion. Ĝia ekzisto estis konfirmita per reĝaj leteroj de februaro 1713 skribitaj de Ludoviko la 14-a en kastelo Marly.

De 1717, dato de la eldono de la unua volumo, al 1793, dato de ĝia dissolvo, ĝi publikigis 317 historiajn memuarojn, plej multaj dediĉitaj al Gaŭlio kaj Mezepoko : esploroj de malnova geografio, literaturo, akcesoraj sciencoj de historio (epigrafiko, numismatiko, sigelografiko, ktp.), historio de institucioj, moroj kaj kutimoj.

Nun, la komisioj de la Akademio fariĝis pli vastaj, kun prefero por la historio de Francio kaj de Gaŭlioj, lingvistiko, arkeologio kaj orientismaj esploroj.

Statuto kaj organizado[redakti | redakti fonton]

De nur kelkaj membroj en la epoko de Colbert, la institucio rapide kreskis. La regularo de 1701, longtempe valida, fiksas la nombron de ĝiaj membroj je 40 : 10 honoraj, 10 pensiulaj, 10 liberaj asociitoj kaj 10 lernantoj. En 1715, oni aldonis 6 eksterlandajn asociitojn.

La Akademio estas morala persono laŭ publika juro kun aparta statuto. Ĝi normale konsistas el 55 membroj kaj eksterlandaj asociitoj. Nur unu fotelo vakas je la 1-a de majo 2014, tiu de la helenisto Philippe Gauthier (1935-2013).

La kunsidoj komence okazis en la palaco Luvro, en teretaĝa ĉambro post la pavilono de la Horloĝo. En 1805, ĝi estis movita al la palaco de la Instituto de Francio, kun la aliaj akademioj.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

La Akademio zorgas pri la eldono de pluraj revuoj aparte la protokoloj de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro kaj la Journal des Savants. Ĝi eldonas ankaŭ la Histoire littéraire de la France, verko komencita en 1733 de la benediktanoj de la kongregacio de Saint-Maur. En 1814, la laboro estis pludaŭrigita de la Instituto de Francio poste de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro, kiu ankoraŭ nun daŭrigas la eldono de volumoj je paŝo, kiu ŝajnas pli rapidiĝi. Inter la multaj kolektoj de la Akademio, notindaj estas Mémoires de l'Académie (nouvelle série), kiuj enhavas preskaŭ 50 volumojn je la 12-a de februaro 2013.

Membroj de la Akademio[redakti | redakti fonton]

Vidi al Listo de la membroj de la franca Akademio de Surskriboj kaj Beletro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]