Akademio de Zamość

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de Zamość
altlernejo
Informoj
fondodato 1594
Situo
Geografia situo 50° 43′ 7″ N, 23° 15′ 6″ O (mapo)50.718523.2517Koordinatoj: 50° 43′ 7″ N, 23° 15′ 6″ O (mapo)
lando Pollando
Akademio de Zamość (Pollando)
Akademio de Zamość (Pollando)
DEC
Akademio de Zamość
Akademio de Zamość
Map
Akademio de Zamość
vdr

Akademio de Zamość (latine Academia Zamoscensis, pole Akademia Zamojska) estis supera lernejo oficiale malfermita en 1594 de kanceliero Jan Zamoyski en Zamość. La saman jaron papo Klemento la 8-a ratifikis fondon de la Akademio per konvena buleo, aldonante blazonon de sia familio Aldobrandini al la blazono de la Akademio. Ties statuton konfirmis nome de la papo episkopo de Chełm Stanisław Gomoliński, kaj ĉefa organizanto iĝis Szymon Szymonowic.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oficiala malfermo okazis la 15-an de marto 1595. La Akademio estis la unua privata lernejo kaj la kvara - post krakova (1364), Akademio de Lubrański en Poznań (1519) kaj Vilna Akademio (1578) – altlernejo en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ĝi estis tute financata de la granda kanceliero estante simbolo de potenco kaj de grandaj ambicioj de la fondinto. Lekcioj estis en la latina kaj greka lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Kowalczyk, Zamość. Przewodnik (Zamość. Gvidlibro), Zamojski Ośrodek Informacji Turystycznej (Centro de Turisma Informado en Zamość), Zamość 1995
  • Małgorzata Kowalewska, Akademio de Zamość, Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio)