Akademio pri Sciencoj de Sovetunio
Akademio pri Sciencoj de Sovetunio | ||
---|---|---|
![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1925 | |
La Akademio pri Sciencoj de USSR (ruse Академия наук СССР [Akademija nauk SSSR]) inter la jaroj 1925 kaj 1991 estis la supera Akademio de Sciencoj en la socialisma ŝtato Sovetunio. Ĝis la jaro 1936 ĝi havis sian sidejon en Sankt-Peterburgo — tiam laŭ decido de la Supera Soveto ĝi estis translokita al Moskvo. La nuna Rusia Akademio de Sciencoj estas ĝia oficiala posteula organizaĵo.
