Saltu al enhavo

Akantisitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akantisitedoj
Roka akantisito (Xenicus gilviventris) en la Suda Insulo
Roka akantisito (Xenicus gilviventris) en la Suda Insulo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Acanthisittidae - akantisitedoj
Sundevall, CJ, 1872
Genroj

Fosiliaj genroj:

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akantisitedoj[1] (latine Acanthisittidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ĉiuj birdoj de tiu familio estas endemiaj de Nov-Zelando. Ili estas dividitaj en 5 genrojn el kiuj 2 estas fosiliaj. Nur 3 specioj pluvivas hodiaŭ. La tipa genro de tiu familio estas Acanthisitta, Esperantigita "akantisito", sed ĝeneralige ĉiuj akantisitedoj estas nomataj "akantisitoj"[1].

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por la tuta familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo Acanthisittidae estas kunmetaĵo de "Sittidae" (sitedoj), alia paseroforma familio similaspekta, kun prefixo el la antikva greka ἄκανθα (akantha) kiu signifas "dorno" pro la pinta kaj maldika beko de tiuj birdoj.[3].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Akantisitoj konsistas el malgrandaj birdoj (7 ĝis 10 cm) kun maldika, pinta beko, mallongaj, rondetaj flugiloj, kaj tre mallonga vosto. Ilia plumaro estas sufiĉe simpla. Ili similas al la trogloditoj de Ameriko kaj Eŭrazio laŭ aspekto kaj konduto, sed ne estas rekte parencaj al ili.

La seksa duformismo estas malforta. Inoj plej ofte estas pli obtuze koloraj ol maskloj.

Akantisitoj troviĝas nur en Nov-Zelando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Ornitologia taksonomio.
  2. AviList v2025, konsultita la 17-an de jan. 2026.
  3. Birds of the World, Acanthisittidae.