Akanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akanto
Acanthus montanus3.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamiales
Familio: Akantacoj Acanthaceae
Genro: Akanto Akanthus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Akanto (Acanthus) plantgenro el la familio de la akantacoj (Acanthaceae). NPIV skribas: "genro de tufarbustoj kaj plujaraj herboj, kelkfoje dornaj folioj kaj kun stara spiko el blankaj aŭ purpuretaj floroj; ĉirkaŭ 30 specioj el la nediteranea regiono, Azio kaj Afriko, i.a. „A. mollis“, …[1]

La longfolia akanto
La floroj de mola akanto (Acanthus mollis)


La folioj de akanto en arto[redakti | redakti fonton]

La kapitelo de la korinta ordo ornamita per folioj de akanto

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Varmolanda, dorna vegetaĵo kies formon kopiis ofte la arkitekturo.[2] Tiele ili estas tipaj de la kapiteloj de la korinta ordo.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
mola akanto
Acanthus mollis5.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamiales
Familio: Akantacoj Acanthaceae
Genro: Akanto Acanthus
Acanthus mollis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mola akantoAcanthus mollis estas plantspecio el la familio de la Akantacoj (Acanthaceae). La specio hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kelkfoje ĝi estas uzata kiel ornamplanto. A. mollis estas menciita en NPIV, sed sen traduko: „i.a. A. mollis, S-Eŭropa plurjara herbo kun relative larĝaj, plume duondividaj folioj k grandaj floroj, pororname kultivata“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

fruktoj de la mola akanto
Mola akanto (Acanthus mollis) - Muzeo de Tuluzo

La mola akanto estas plurjara, herba planto, la nedisbranĉita tigo estas 30 ĝis 100 cm alta. La baze starantaj, 40 ĝis 60 cm longaj kaj 15 cm larĝaj folioj havas longajn folitigojn. la folioj estas oblongaj-ovformaj, pinataj kaj je la pino sen dornoj. La folirando estas entranĉita kaj denta. La malmultaj sentigaj folioj ĉe la ĉefa tigo estas nur 1 ĝis 3 cm longaj kaj ovoformaj kaj ilia rando havas dornojn.

La kavaj brakteoj estas ovoformaj kaj ĝis 4 cm longaj. La infloreskoj estas dense, el multaj allogaj floroj kunmetitaj spikoj. La senharaj sepaloj estas ĉirkaŭ 4 cm longaj. La petaloj 4 ĝis 5 cm longaj kaj blankaj kun purpura folivejnoj.

La kromozomnombro estas 2n = 36.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio disvastiĝas en la okcidenta kaj meza mediteraneo regiono Tie ĝi kreskas en la makison aŭ en valoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La planto estas ŝatata ornamplanto, kiu nur estas iomete vintrotolera. Tial ĝi estas plantata nur en pli varmaj klimataj zonoj de Mezeŭropo. En antaŭaj tempoj la planto, kiu estis nomita branca ursina („ursa piedego“) , estas aldonita al medikamentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. akanto en vortaro.net
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 7.