Akaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akaroj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akaro
Pava akaro Tuckerella nilotica
Pava akaro
Tuckerella nilotica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Subklaso: Akaro Acarina
Leach, 1817
Ordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Akaroj estas la plej etaj el ĉiuj artropodoj, ili estas etetaj araneoidoj, kiuj nutras sin per eroj el haŭto kaj haro, kaj ŝirmas sin en hejmoj ene de littukoj, tapiŝoj, kurtenoj ktp.

Sciencistoj konas kaj priskribis ĝis nun pli ol 50 000 speciojn da ili. En grundoj il manĝas la plej malmolajn partojn de la vegetaj restaĵoj, tiel ludante gravan rolon en la formado de organika materio en la grundo. En arbara grundo povas esti ĝis 4 miliardoj da akaroj en unu hektaro.

Ili povas kaŭzi alergiajn reagojn ĉe homoj.

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

Kiel parazitoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe mamuloj, ekzemple ĉe homo, kelkaj akaroj estas parazitoj kiuj okazigas damaĝojn kaj malsanojn, ekzemple iksodoj kaj Sarcoptes scabiei. Oni supozis, ke tio aplikiĝa ankaŭ al birdoj, sed ĵusa studo montris, ke male plumakaroj estas bonfaraj, ĉar manĝas ĉefe fungojn, bakteriojn kaj polenon el la plumaro kaj tute ne manĝas el histoj, kiel haŭto aŭ sango. Tiel anstataŭ parazitoj, tiuj akaroj devas esti konsiderataj kunmanĝantoj.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doña, J., Proctor, H., Serrano D., Johnson K. P., Oddy-van Oploo, A., Huguet-Tapia J. C., Ascunce M. S., kaj Jovani R., (2018) Feather mites play a role in cleaning host feathers: New insights from DNA metabarcoding and microscopy. "Molecular Ecology", 28 (2): 203. DOI: 10.1111/mec.14581. Citita en "Los ácaros de las plumas son beneficiosos", Aves y naturaleza, nº 29, 2019, p. 17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]