Akbar (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Akbar
Aŭtoro Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer
Eldonjaro 1923
Urbo Hago
Eldoninto Isbrücker & Ziermans
Paĝoj 256
v  d  r
Information icon.svg

Akbar, subtitolita orienta romano, estas romano de la nederlanda aŭtoro Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer (1829-1873), aperinta en 1872 en la nederlanda lingvo kaj tradukita al Esperanto de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans en 1923 [1] (256 paĝoj). Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la Internacia Cseh-Instituto en Den Haag.

Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro Akbar (1542-1605), reganto de Hindujo de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.

La esperantlingva traduko[redakti | redakti fonton]

Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la Vortaro de Esperanto de Kabe, la dua eldono sur Plena Vortaro de Esperanto (PV de SAT, 1930/1934). Dekduo de tiamaj neologismoj, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro de 1970 (de aŭtoĥtona tra nirvano ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindujo. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV (guruo, malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], mulao) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.). Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane dürfen, nederlande mogen) en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de la verboj, kiuj abundas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 La aŭtoro armita per larĝa historia kono, prezentas ĉiurilate tre interesan romanon. La orienta atmosfero, kiun li kreis de komenco ĝis fino tenas la leganton en plena iluzio. La dignoplena kaj bonkora figuro de Imperiestro Akbar efikas per konvinka forto pri modela vivo de regnestro kies unua kaj ĉefa zorgo estas vidi siajn regatojn feliĉaj. La bonŝanca trovo de la epizodaj figuroj de la historio helpis la aŭtoron en la malfacila laboro ĉar la romano estas iom tendenca. Ĝi temas pri homaramo, intergenta kaj interreligia kompreno.
Altvalora verko, kun nia interna ideo, tradukita en majstre skribitaj frazoj, en stilo senriproĉa, en formo moderna, rekomendita de Esperanto Literatura Asocio. 
— 1923(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 534

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4162, paĝo 368

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]