Akceptebla ĉiutaga ingestado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La akceptebla ĉiutaga ingestado de dolĉigiloj respondecas pri diversaj malsanoj.

Akceptebla ĉiutaga ingestado, ACI aŭ ADI (angle Acceptable Daily Intake) estas nombra valoro, mezurita en mg/kg, kiu determinas la kvanton, ke substanco povas esti konsumita ĉiutage, sekure, dum la tuta vivo.

La koncepto unue estis enkondukita en 1961 fare de la Eŭropa Konsilio kaj poste de la Komuna FAO/OMS-Komisiono de Ekspertoj pri Nutraĵaj Aldonaĵoj, komisiono konservita fare de du Unuiĝintaj Nacioj-institucioj, la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Sanorganizacio. (FAO kaj OMS, respektive en ties anglaj ĉefliteroj).

ACI-valoro baziĝas sur aktuala esplorado, per longdaŭraj bestaj studoj kaj homaj observoj. Komence, oni starigas nivelon kiel Neniu Adversa Efiko Observebla (angle, NOAEL, No Observable Adverse Effect Level), la kvanto de substanco kiu ne montras toksajn efikojn. Ordinare studoj estas faritaj kun diversaj dozoj, inkluzive de altaj. En la kazo de multoblaj studoj pri malsamaj efikoj, la plej malalta NOAEL estas ĝenerale uzata. Poste, la NOAEL (aŭ alia deirpunkto kiel referenca dozado) estas dividita per sekurecfaktoro, konvencie 100, por taksado kaj analizado pri diferencoj inter bestaj kaj homaj testoj (kies faktoro estas 10) kaj eblaj diferencoj pri sentiveco inter homoj (alia faktoro de 10). Sekurecaj faktoroj kun valoroj malsamaj ol 100 povas esti uzataj, se tio estas pravigita pro la necerteco de la komenca valoro (NOAEL aŭ BMDL). Ekzemple, se la ADI estas bazita sur datumoj de homaj studoj, la sekureca faktoro estas kutime 10.

La ADI estas konsiderata sekura ingestaĵo por sana plenkreskulo kun normala pezo, kiu konsumas mezan ĉiutagan kvanton de la koncerna substanco. Pli altaj sekurecfaktoroj por infanoj estis diskutitaj, sed oni opiniis, ke ili ne estas necesaj ĉar elimino de kemiaĵoj estas kutime pli rapida ĉe infanoj. La ADI ne konsideras alergiajn reagojn, kiuj estas individuaj respondoj kaj ne dozo-dependaj fenomenoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen la ADI de kelkaj dolĉigil-oj:

Jen la ADI de kelkaj pesticido-oj:

Tiamaniere ke, por alteni ĉi tiujn ciferojn sole, 80 kg viro povas engluti, ĉiutage, ĝis 400 mg da saĥarino, 560 mg da ciklamato, 1 200 mg de kalia acesulfamo kaj 3 200 mg de aspartamo sen risko por lia sano.