Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015
Samtipa aviadilo


Samtipa aviadilo

aviadila kraŝo
Ĝenerala informo
Dato  9-a de majo 2015
Tempo  13-a horo
Loko  Sevilo (Andaluzio)
Geografia situo 37° 26′ 31″ N, 5° 51′ 47″ U (mapo)37.442-5.863Koordinatoj: 37° 26′ 31″ N, 5° 51′ 47″ U (mapo)
Punkto de elflugo  Sevilo
Punkto de alflugo  Sevilo
Pereintoj  4
Vunditoj  2
Aviadilo
 Tipo  Airbus A400M
Dato de produktado  2015
Pasaĝeroj  0
Aviadilanoj  6
Postvivintoj  2
Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015 (Hispanio)
Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015 (Hispanio)
DEC
Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015
Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015
Akcidento de Akcidento de Airbus 400M ĉe Sevilo en 2015
vdr

La akcidento de Airbus A400M ĉe Sevilo en majo 2015 estis la unua akcidento de tiu tipo de transporta aviadilo. La flugmaŝino, numerita MSN023, plenumis testan flugon kun ses dungitoj de la produktanta entrepreno Airbus, sendis krizovokon pri problemoj pri la radoj kaj provis alteriĝi al la flughaveno de Sevilo. Ĉe tio ĝi evitis industrian areon, kie konsekvencoj estus estintaj pli mortigaj, frapis elektro-linian maston kaj akcidentis ĉ. 1,5 km de la flughaveno.

La akcidento[redakti | redakti fonton]

La veteraj kondiĉoj je la tempo de la akcidento estis bonegaj, la vido perfekta.[1] La apuda grafikaĵo (datenoj de flightradar24.com) montras, ke la tuta flugo de la starto ĝis la kraŝo daŭris nur ĉirkaŭ tri minutojn. Atinginte alton de ĉirkaŭ 500 metroj la aviadilo komencis malsupreniri, tamen sen gajni horizontalan rapidon. Ĝi malsupreniris komence je ĉirkaŭ tri m/s, fine 10 m/s kaj kraŝis kun preskaŭ la sama horizontala rapido, kiun ĝi havis por starti (300 km/h). La flughaveno de Sevilo situas nur kelkdek metrojn super marnivelo, do la diferenco inter la supergrunda kaj supermara altecoj estas neglektinda.

Kvar el la ses aviadilanoj mortis surloke; la du aliaj estis grave vunditaj. La mortintoj estas vic-kolonelo kaj du kapitanoj de la hispana aer-armeo kaj unu civilulo, ĉiuj dungitaj de la kompanio Airbus.[1]

La kaŭzo de la akcidento estas ankoraŭ ne sciata. La aviadilo estis mendita de la aer-armeo de Turkio; ĝi estis la 23-a konstruita aviadilo de la tipo, kaj la flugo estis ĝia unua.[2]

Ĉar la flughavena fajrobrigado estis okupita pri la akcidento, la flughaveno estis dumtempe fermita. Du aviadiloj ne povis ekiri kaj tri alvenontaj estis direktitaj al la flughavenoj de Malago kaj Jerez de la Frontera. La detruo de la elektromasto forprenis la elektron de la proksima urbo Carmona.

Enketado[redakti | redakti fonton]

La tagon post la akcidento oni trovis la flug-registrilojn, kaj oni enketadas la kaŭzojn de la akcidento. Dume pluraj aerarmeoj (Brito, Germanio, Turkio), kiuj jam havas tiun tipon de aviadilo, provizore haltigis ties uzadon. Francio anoncis ke provizore ĝi uzos A400M nur por taskoj ekstreme gravaj. [3]

Je 2015-05-19 Airbus informis ke, pro programaĵa eraro en rega unuo, tri el la kvar motoroj estis malŝaltitaj samtempe,[4] per haltigo de la brulaĵ-provizado. Tio sola tamen ne klarigis la kraŝon, ĉar la aviadilo estis 500 metrojn alta kaj povis facile glisi la mallongan distancon al la flughaveno sen motora povo. Sed la eraro krome igis la aviadilon neregebla, kaj la stiristoj ne sukcesis meti la motorojn al glisa reĝimo (angle flight idle mode = senpova fluga reĝimo). La eraron kaŭzis fuŝa laboro, kiu dum la kunmetado de la aviadilo forviŝis gravajn datenojn ("tordomomantaj alĝustigaj parametroj"), unike adaptitajn al ĉiu motoro.[5]. Estas tamen mirige, ke la motoraj komputiloj permesis la startigon de la aviadilo, kvankam tiuj gravaj datenoj mankis.

La teamo[redakti | redakti fonton]

Komence estis neklare, kiom da personoj troviĝis en la aviadilo; montriĝis, ke estis ses, el kiuj kvar mortis.

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaime Gandarillas, stiristo
  • Manuel 'Manu' Regueiro Muñoz, stiristo
  • Jesualdo Martínez Ródenas, aviada inĝeniero
  • Gabriel García Prieto, aviada inĝeniero

Vunditoj[redakti | redakti fonton]

  • José Luis de Augusto, inĝeniero
  • Joaquín Muñoz Anaya, aviadila meĥanikisto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Accidente aero en Sevilla: El mortal vuelo de un avión en pruebas”, El País (HTML). Alirita 2015-05-09.. 
  2. El A400M accidentado comunicó problemas en el tren de aterizaje tras despegar”, ABC de Sevilla (HTML). Alirita 2015-05-09.. 
  3. Sonya Dowsett (2015-05-10). Airbus to continue A400M test flights following crash. scscircle.com. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2015-05-09.
  4. Gerald Traufetter, Matthias Gebauer (2015-05-19). “Tödlicher Unfall des A400M: Airbus-Flieger stürzte wegen Software-Problemen ab”, Der Spiegel (de) (HTML). Alirita 2015-06-11.. 
  5. Darlene Storm (2015-06-10). Vital engine software files accidentally wiped, linked to fatal A400M plane crash (angle) (HTML). Alirita 2015-06-11.