Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popolamaso atendanta la eliron de korpoj de viktimoj (10-a de aŭgusto 1903)
La katastrofo de metroo Couronnes en Parizo en 1903, L'Actualité, n°187, 16-a de aŭgusto 1903
Tombo de du viktimoj en tombejo de Châlus (la akcidento estas datita 9-a de aŭgusto 1903)

La Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo estas akcidento okazinta la 10-an de aŭgusto 1903 en la metroo de Parizo (Francio) en la stacio Couronnes. Tiu incendio mortigis 84 homojn kaj restas la plej grava konata katastrofo en la metro-reto depost ties kreiĝo.

Sen atingi la gravecon de tiu akcidento en stacio Couronnes, incidentoj jam okazis antaŭe en la veturanta materialo. Tiuj incidentoj ŝuldiĝis al difekto de kaptado de kurento inter la elektropreniloj, instalitaj en la motorvagonoj, kaj la kontaktrelo, instalita sur la grundo. Produktitaj kurtaj cirkvitoj estis kelkfoje sekvataj de incendio kiel tiu de la 19-a de oktobro 1900 en stacio Concorde, okazigante kolizion kun la sekvanta trajno. Tiu akcidento vundis 38 homojn el kiuj kvar severe vunditaj (tri pasaĝeroj kaj unu meĥanikisto)[1].

Faktoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a linio (Dauphine-Nation) ĵus malfermiĝis, incendio ekflagris la 10-an de aŭgusto 1903 pro kurta cirkvito en vagonaro en stacio Barbès. La vagonaro estis forpuŝita kaj la incendio estingita.

Por ne haltigi la trafikon, la vagonaro estis puŝita malplena ĝis stacio Nation fare de la vagonaro kiu alvenis malantaŭe (antaŭe malplenigita de siaj pasaĝeroj). Sed en stacio Ménilmontant, fajro denove ekflagris sen ebleco estingi ĝin. Samtempe, la sekvanta vagonaro, kiu kolektis 300-kelk pasaĝerojn de la du malplenigitaj vagonaroj alvenis al la stacio antaŭ Ménilmontant: la stacio Couronnes. Tamen, avertita pri la reflagro de la incendio, la ŝoforo ne ekiris kaj petis al pasaĝeroj elvagoniĝi por eliri el la stacio tra ŝtuparo.

Homoj komencis supreniri la ŝtupojn kiam ulo demandis pri kiu repagos la biletojn. Trovante tion legitima, la ceteraj pasaĝeroj kuniris kaj pridemandis la stiriston, kiu ne sciis. Popolamaso nervoziĝis kaj protestis.

Tamen, la fumo el la incendio (nura fumo, fajro restis limigita al la vagonaro), kiu plenigis la stacion Ménilmontant malplenigitan de siaj pasaĝeroj, plu progresis tra la tunelo kaj subite eniris en stacion Couronnes, ĉe la antaŭa parto de la trajno kie troviĝis protestantoj. Blindigita, reflekse, la grupo fuĝis el la fumo al la alia ekstremo de la kajo, bedaŭrinde senelira. Kelkajn horojn poste, Fajroestingistoj nombris 84 korpojn, amasigitajn unuj super la aliaj.

Konkludoj kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto de tiama materialo (M1) estis rapide pridemandita. Ĝi konsistis preskaŭ tute el ligno, kaj krome la kontrolo de potenco de trakcio estis senpera: la tuta elektra intenso por la motoroj trapasis sub la planko de ĉiuj veturiloj, faciligante per tio incendiojn en kazo de kurt-cirkvito. Tio akcelis la koncepton kaj enservigon de vagonaroj Sprague-Thomson.

Post tiu ĉi katastrofo, ŝanĝoj en vagonaroj estis deciditaj. Ili unue estis provizitaj per metalaj stirejoj en 1903 (ekzistante en stato de prototipoj ekde 1902, ili estis ĝeneraligitaj en 1903), poste ili fariĝis plenmetalaj ekde 1906.

La elektra provizo estis la sama por la trajnoj kaj la lumo. Pro tio, kiam kurento estis malŝaltita por provi limigi la incendion, homoj sur la kajoj troviĝis en mallumo. Estis do decidite krei du apartajn elektrajn retojn, unu por la potenco de trakcio, kaj alia por la lumo. Lumigitaj help-signaloj « Elirejo » specife provizitaj per kurento estis instalitaj, kaj lumo en tuneloj fariĝis deviga. Elektra provizo estis disigita en sekciojn por ne paralizi la tutan linion en kazo de problemo. Elementoj de trakcio estis ŝirmitaj per fandogardiloj[2].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cl. Berton kaj A. Ossadzow, paĝo 99 kaj sekv.
  2. Jean Tricoire, p. 18-19

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]