Akcipitra kukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Hierococcyx varius (Vahl, 1797) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Akcipitra kukolo, Hierococcyx varius, estas mezgranda membro de la genro de birdoj kukoloj loĝanta en Sudazio. Ĝi estas nomata "akcipitra" pro simileco kun la ŝikra akcipitro. Ĝi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de birdoj de aliaj specioj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]El Panĝabo, Pakistano orienten tra plej parto de la barata duoninsulo ĝis ĉirkaŭ alto de 800m sude de Himalajo; krome ĉe Bangladeŝo kaj Srilanko. Tiu orientalisa specio estas loĝanta kaj nur surloke migranta.
Ĝi troviĝas en sekaj konstantaj arbaroj, ĉefe solece.
Lokaj nomoj estas Kapak, Upak, Papiya (Hindia); Bharao (Mirshikara, Bihara); Chokgallo (Bengala); Kutti pitta (Telugua); Zokkhat (Dekkana); Bappaiyo (Gujarata); Shikra kuyil (Malajalama); Ukusu Koha (Sinhala).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

La grando de tiu specio estas ĉirkaŭ tiu de kolombo (ĉ. 34cm). Pli svelta ol kolombo, kun pli longa vosto.
Tiu specio estas cindrogriza supre (kapo, dorso kaj flugiloj); blankeca sube (escepte malhelaj pintoj de flugilplumoj), strieca aŭ punktohava je bruno aŭ grizo. Larĝaj kaj markitaj helaj strioj en vosto, ĉefe supre. Ambaŭ seksoj estas similaj. Dumfluge inter arboj, tiu ĉi specio similaspektas je akcipitroj (ŝikro kaj kiam ripoziĝas sur branĉo, ĝi skuas siajn vostojn de flanko al flanko.
Dum someraj monatoj, la voĉo estas facile rekonebla pro la ripetitaj alvokoj: laŭta, krieca dii dii dit, ripetita per monotona insistado 5 aŭ 6 fojojn, altesonigante kaj finante abrupte[1]. Homoj interpretis tiun voĉon diversmaniere laŭ la lingvoj ekzemple: brain-fever (cerbofebro) (angla) aŭ pii kahan (hindia, "kie estas mia amato") aŭ ĉoĥ gelo (bengala, "miaj okuloj foriris") kaj paos ala (marata, "venas pluvoj"). Oni aŭdas tiun kanton la tutan tagon kaj ofte dum plenlunaj noktoj.
La Akcipitra kukolo manĝas harecajn raŭpojn kaj aliajn insektojn, berojn kaj sovaĝajn figojn, ktp.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kiel aliaj kukoloj, tiu ĉi specio estas nestoparazita, preferante Timaliedojn[2]. La reprodukta sezono estas el marto ĝis junio, koincidante kun tiu de la Timaliedoj aŭ Turdedoj. La ino demetas po ununuran ovon en ĉiu nesto bluan, kiel tiuj de la gastigonto. La idon zorgos la gastigantaj gepatroj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, 12a eldono. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.
- ↑ Grewal, Bikram; Bill Harvey kaj Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions / Princeton University Press. p. 101
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


