Akcipitrenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akcipitra subfamilio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akcipitrenoj
Nigraŝultra milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj AccipitriformesFalkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Akcipitrenoj Accipitrinae
Genera
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La subfamilio de Akcipitrenoj (Accipitrinae) enhavas tagajn rabobirdojn de la familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ milvojn, aglojn, buteojn, cirkuojn, ktp. La subfamilio siafoje enhavas kvin malgrandajn genrojn, nome micronisus, melierax, urotriorchis kaj megatriorchis, kiuj enhavas nur po unu ĝis tri specioj kaj unu grandan genron, nome akcipitro Accipiter, kiu enhavas 50 speciojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri arbaraj birdoj kiuj ĉasas per rapida ekflugo ekde gvatejo. Ili havas mallongajn flugilojn kompare kun longaj vostoj. Alia eco estas vidkapablego; ŝajne 20 kontraŭ 2, tio estas okoble de tiu homa. Aŭ ĝis miliono da lumkaptiloj en m² kontraŭ nur 200.000 en homoj. Krome ili havas muskolon kiujn ne havas aliaj bestoj kaj ampleksigilon de centra parto de vidkampo.

Krome oni diras, ke tiuj birdoj estas tre inteligentaj: laŭ la metodo de la kanada sciencisto Louis Lefebvre (2005) tio dependas el la kapableco ŝanĝi manĝokutimojn, tio estas adaptiĝi.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Tipa genro de akcipitroj Accipiter:

Ŝikro (A. badius) kun lacerto (Calotes) en Hajderabado
Aŭstralia akcipitro (A. fasciatus), Kurwongbah (Kvinslando)

Aliaj genroj: