Akesajĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la pridisputataj regionoj ĉe la barata-ĉina limo, Akesajĉino en la nordo

Koordinatoj: 35° 7′ N 79° 8′ O / 35.117 °N, 79.133 °O / 35.117; 79.133 (mapo) Koordinatoj: Kromaj neatenditaj parametroj/8{{{8}}}
Invalid arguments have been passed to the {{#coordinates:}} function Koordinatoj: Kromaj neatenditaj parametroj/8{{{8}}}
Koordinatoj: Kromaj neatenditaj parametroj/8{{{8}}}
Akesajĉino (Simpligita ĉina: 阿克赛钦, ĉina: 阿克賽欽, pinjino: Ākèsàiqīn, Hindia: अकसाई चिन, latina transkribo: Aksai Chin) estas limregiono de Ĉinio, Pakistano kaj Barato. [1] Ĝi estas unu el du regionoj de limkonflikto inter Barato kaj Ĉinio, la alia estas Arunaĉal Pradeŝ.

Akesajĉino estas administrata de Ĉinio kaj postulata de Barato. En 1962 okazis milito pro la limkonflikto. La batalhalta linio, kiu dividas la regionon estas nomata Linio de aktuala kontrolo (LAK).

Akesajĉino (la nomo laŭvorte signifas "blankŝtona dezerto de Ĉin") estas altmontara salodezerto en alteco de 5.000 m. Ĝi kovras areon de 42,685 km², aŭ proksimume kvinonon de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Geografie ĝi apartenas al la Tibeta altebenaĵo. La regiono estas maldense loĝata. Ĝi ricevas tre malmulte da pluvo aŭ neĝo, ĉar la Himalajo blokas la musonon.

Referencoj

  1. Aksai Chin: China's disputed slice of Kashmir. CNN.com. Alirita 2007-07-23.

Vidu ankaŭ