Akira Iwasaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akira Iwasaki
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1903 (1903-11-18)
en Tokio
Morto 16-an de septembro 1981 (1981-09-16) (77-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • filmkritikisto • filmproduktoro • film historian • filmreĝisoroĉefkameraisto
vdr

Akira IWASAKI (岩崎昶 Iwasaki Akira?) (18-an de novembro 1903, Tokio – 16-an de septembro 1981) estis elstara maldekstra japana filma kritikisto, historiisto kaj produktisto.

Ŝi ekinteresiĝis pri filmoj kiel studento en la Universitato Tokio. Jam frue, li helpis enkonduki la germanan kinejan eksperimentan filman arton en Japanio kaj estis kunhelpisto en akiro de majstraĵo Unu paĝo de frenezeco de Teinosuke Kinugasa, filmita en Tokio. Post tio, li eniris marksismam politikadon kaj establis karieron helpante la progresajn kinejan arton kaj kritikismon. Li verkis kaj redaktis pli ol 30 filmajn librojn, filman kritikismon, historion, teorion kaj biografion dum sia kariero.

Li partoprenis ankaŭ en la filma produktado, unuafoje servante - ekde la komencaj 1920-aj jaroj - kiel membro de la Proleta Filma Ligo de Japanio (Prokino), kie li agadis ne nur kiel teoria cerbo de la movado - kun Genjū Sasa-, sed ankaŭ kiel filma produktoro. Kiam Prokino estis efektive ĉesigita fare de polica subpremo helpe de Pacorezerva leĝo, Iwasaki daŭrigis sian kritikan aktivadon kaj partoprenante en Juibucuron Kenkjukai kun pensuloj kiel Jun Tosaka, sed li estis arestita en 1940, pro lia kontraŭo al la Filma leĝo, kiu antaŭvidis gravan registrana kontrolon pri la filma industrio. Li estis la sola filma kritikisto, kiun arestis la ideologia polico dum la milito. Post lia liberiĝo, li laboris en Tokia oficejo de Manĉukua Filma Asocio, danke al helpo de Kaniĉi Negiŝi.

Post malvenko de Japanio en la dua mondmilito, Iwasaki estis aktiva en kritikado de tiuj, kiuj partoprenis en la milita agitado. Li eklaboris ĉe Nihon Eigaŝa (Nichiei), kompanio ĉefe pri dokumentariaj filmoj kaj helpis produkti du gravajn, sed malbon-sortajn dokumentariajn filmojn: La efikoj de la nuklea bombo je Hiroŝima kaj Nagasaki - tiun konfiskis la okupa aŭtoritato por Japanio - kaj la Japana tragedio, reĝisorita de Fumio Kamei, kiu estis malpermesita pro ties kritika figurigo de Imperiestro Hirohito. Li daŭre laboris en la 1950-aj jaroj kiel filma kritikisto el la 1950-aj jaroj, helpis produkti sendependajn filmojn kun helpo de Tadaŝi Imai kaj Sacuo Jamamoto, post kiam multaj ekster-maldekstraj estis forpelitaj el la grandaj studioj dum la Ruĝa Purigo.

En 1974, li estis membro de la ĵurio ĉe la 24-a Berlina Internacia Filma Festivalo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]