Akordiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akordiono 48 bas Weltmeister
Diatona akordiono
Akordionisto

Akordionotirharmoniko estas muzika instrumento kun balgo kiun oni kunpremas kaj tiras por sonigi per aerfluo vibriganta metalajn lamenetojn. Muzikisto kutime regas la aerfluon per pianstila klavaro (sur unu ekstremo) kaj butonoj (sur la alia), per kiuj oni ludas tonojn. Modernaj akordionoj kutime ankaŭ havas butonojn por ludi akordojn. Ekzistas diversaj aranĝoj de klavaroj kaj butonoj. Inter ili la trivica 6-plus-6-butonaro kaj la kvinvica kromata butonaro havas la saman fingradon en ĉiuj gamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akordionoj (kaj aliaj balgaj instrumentoj) aperis en Eŭropo en la frua 19-a jarcento.

Ekzemple, Cyrill Demian akiris patenton por akordiono en Vieno en 1829. Tio havis nur maldekstran klavaron; la dekstra mano regis nur la balgon.

Ekde tiam aperis multaj variaĵoj kaj plibonigitaj versioj de tiaj instrumentoj. La evoluo daŭras nuntempe.

Disvastiĝo, ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Akordiono iĝas forte disvastigita, ĉefe en popolaj muzikoj, kaj uzatas en multaj tre malsamaj ĝenroj kaj landoj. Taksu: ŝipanaj kanzonoj, slavaj popolaj muzikoj, franca Musette-muziko, Ĵazo, Azerbajĝana muziko, Kaĵunmuziko, irlanda, ktp.

La instrumento estas uzata en Esperanta muziko, ekzemple de la bando Esperanto Desperado.

Estas variaĵoj, al kiuj mankas pianstila klavaro: bandonio kaj koncertino. Krome la butonoj de tiuj moviĝas laŭ la direkto de la balga movado, malkiel la butonoj de akordiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

Akordionisto en la Metroo de Parizo, stacio République (majo 2011)