Akotango
Akotango | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano | |||
Alteco |
6 052 m | ||
Geografia situo | 18° 23′ S, 69° 3′ U (mapo)-18.383333333333-69.046944444444Koordinatoj: 18° 23′ S, 69° 3′ U (mapo) | ||
| |||
Akotango aŭ Acotango estas la centra kaj plej alta el la grupo de stratovulkanoj sur la landlimo inter Bolivio kaj Ĉilio. Ĝi estas 6 052 m alta. La grupo estas konata kiel Kimsaĉata kaj konsistas el tri montoj: Akotango, Umurata (5 730 m) norde kaj Kapurata (5 990 m) sude.
La grupo kuŝas laŭlonge de nord-suda liniigo. La Akotango estas tre eroziita, sed lafofluaĵo en ties norda flanko estas morfologie juna, sugeste ke Akotango estis aktiva en la Holoceno.[1] Lasta esplorado sugestis ke la lafofluaĵo povas esti el Plejstoceno.[2] Glacia aktiveco eksponis partojn de la interna vulkano, kiu estis hidroterme ŝanĝita.[3] Glaciaj morenoj kuŝas je altitudo de 4 200 m sed nuna glaciĉapo troviĝas nur pasinte 6 000 m de altitudo.[4]
La vulkano estas populara vojo por montogrimpistoj en la Nacia Parko Sajama kaj en la Nacia Parko Lauca. Grimpi la montopinton el la ĉilia flanko estas danĝera pro terminoj, tamen ĝi estas relative sekura grimpebla el la bolivia flanko.[5] La suda ascendejo startas ĉe glaĉero kaj preterpasas abandonitan kuprominon.
Oni supozas ke Pedro Rosende, nome ĉilia esploristo, trovis la restaĵojn de faro en la pinto de Akotango. Pro tio, oni supozas ke la monto povis esti unu el la altaj inkaaj andaj sanktejoj. Tamen, pli da esplorado necesas por verigi tiun informon.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Acotango Volcano" and Volcano Discovery http://www.volcanodiscovery.com/acotango.html
- ↑ "Acotango". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. [1] Alirita la 21an de Januaro 2017.
- ↑ (30a de Septembro 2014) “Origen y emplazamiento del Domo Tinto, volcán Guallatiri, Norte de Chile.”, Andean Geology 41 (3). doi:10.5027/andgeoV41n3-a04. Alirita 26a de Aprilo 2016..
- ↑ (1986) “La Glaciación Puna durante el Wisconsin, Desglaciación y Máximo Lacustre en la Transición Wisconsin-Holoceno y Refugios de Megafauna Postglaciales en la Puna y Desierto de Atacama”, Revista de Geografía Norte Grande (es) 13, p. 36. Alirita 10a de Aprilo 2016.. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2017-01-21 .
- ↑ Andean Summits 2013 Acotango;One of the triplets Archived copy. Arkivita el la originalo je 2013-07-23. Alirita 2013-08-23 . Arkivigite je 2013-07-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-23. Alirita 2017-01-21 .
- ↑ Chiles 6000 nd Volcan Acotango South Face http://www.los6000dechile.cl/pdf/bch_cumbres_03_acotango.pdf Arkivigite je 2013-11-16 per la retarkivo Wayback Machine