Agriĝento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akragas)
Agriĝento
urbo • komunumo de Italio • poliso
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco AG Agriĝento
Geografia situo 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)37.31666666666713.583333333333Koordinatoj: 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 230 m
Areo 244 km²
Loĝantaro 55 512 (2023)
Loĝdenso 226 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Fontanelle, Giardina Gallotti, Monserrato, Montaperto, San Leone, Villaggio La Loggia, Villaggio Mosè, Villaggio Peruzzo kaj Villaseta
Najbaraj komunumoj Aragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Muxaro kaj Siculiana
Patrono Gerlando de Agriĝento (1030-1100)
Festa tago 25-a de februaro
Nomo de loĝantoj agrigentini
Poŝtkodo 92100
Imposta kodo A089
Kodo laŭ ISTAT 084001
Telefona prefikso 0922
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Agriĝento estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj estas la adiministra centro de ties provinco Agriĝento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 55 512 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Aragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Muxaro kaj Siculiana.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon fondis sub la nomo "Akragas" grekaj koloniantoj de la sicila urbo Gela. Ĝi rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej riĉaj kaj plej famaj grekaj urboj en Sicilio. Dum la sesa jarcento a.K. ĝin regis la tiranoj Phalaris kaj Theron: post kiam Thrasydaeus, filo de Theron, estis renversata, la urbo iĝis demokratio. Ĝi konservis neŭtralecon dum la Peloponesa Milito inter Ateno kaj Sparto (431-404 a.K) - milito dum kiu Ateno atakis la potencan sicilan urbon Siracusa: tamen la Punikoj disrabis la urbon en 406 a.K. Dum la tria jarcento a.K., ĝi multe suferis dum la Punikaj Militoj, estante disrabata de la Romanoj en 255 a.K. kaj de la Punikoj en 252 a.K.. Dum la dua Punika Milito (218-201 a.K.) la Romanoj kaj la Punikoj bataladis por regi ĝin: fine la Romanoj kaptis la urbon en 210 a.K. kaj nomis ĝin Agrigentum. Sub Roma rego ĝi prosperis.

Post la falo de la Romia imperio la Bizanca imperio regis la urbon. La loĝantoj forlasis la malsuprajn partojn de la urbo kaj transloĝiĝis al la akropolo, la antikva citadelo, eble pro pirataj atakoj. En 828 p.K. la Saracenoj kaptis la urbon, nomante ĝin Kerkent, kiu iĝis Girgenti en la itala lingvo, ĝis Benito Mussolini italigis la antikvan latinan nomon en la formo Agrigento. En 1087 ĝin konkeris la normano Grafo Roĝero. En 1860 la loĝantoj entuziasme subtenis Giuseppe Garibaldi. Dum la Dua mondmilito la urbo estis plurfoje bombata.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro arkeologiaj restaĵoj, Agriĝento estas grava turista centro. Viziteblas temploj kaj aliaj lokoj, kiel la Valo de la Temploj. En la nuna urbo estas mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj. Ĝi estas loko en la Monda Heredaĵo de Unesko.

dorika helenisma templo de nekonata dieco en la Valo de la Temploj

Sporto[redakti | redakti fonton]

A.S.D. Akragas 2018 estas tiea futbalklubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]