Akrasio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akrasio estas fakvorto de filozofio kaj teologio. Akrasio estas malvirto de malmodereco, malsobreco, malforto de volo, kontraste kun la koncerna virto. Jam Platono pritraktis kaj esploris la temon, sed aparte tion faris Aristotelo per uzo de la menciitaj terminoj. Li montris ankaŭ, ke tia malvirto kaj tia virto estas karakterizoj de la homo, pro la kapablo rezoni, kaj ne de la bestoj, pro manko de la racio.