Akrilfarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akrilfarbo estas plej ofte akvosolvebla kolorigaĵo, kun plastaj dispergaĵoj. La polimeriziĝantaj akrilacidaj esteroj formas la akril-rezinajn kolorigaĵojn. Ĝi estis unuafoje produktita en Usono en fino de la 1940-aj jaroj.

Ĝi estas ŝatata pentrofarbo de la pentristoj ekde la 20-a jarcento pro ties facila uzebleco kaj granda retformiĝo. Ĝi entenas grandan kvanton da akva plasta dispergaĵo, el kiu vaporiĝas dum la sekiĝo la akvo kaj la farbo formas firman krucligojn inter la molekuloj. Ekzistas brilaj kaj malbrilaj akrilfarboj.

La akrilfarbo estas tute kovranta, rapide sekiĝanta, post sekiĝo akvorezista farbo, sur akvobazo. Ĝi estas ideala por artaĵoj, hobio, libertempa okupado, dum lernado, por modelfarado. Ĝi estas uzebla por diversaj bazoj kiel ligno, papero, ŝtono, metalo, vitro, argilo, vakso, plasto.

Ĉiu kolortipo estas akvobaza, kun selektitaj pigmentoj, kiuj estas maldensigeblaj per akvo kaj mikseblaj unu kun la alia. Ĝi bone kovras la surfacon kaj bone rezervas la koloron, rapide sekiĝas. Oni ofte vendas ĝin en ŝprucigilo (ŝprucfarbilo, farboŝprucigilo).