Akrivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akrivio (greke ἀκρίβεια — ĝusta senco, strikta ĝusteco) estas teologia principo en kristanismo, kiu supozigas solvadon de ekleziaj problemoj je la vidpunkto de strikta sekvado de la kredo. Ĝia kontraŭaĵo estas ikonomio.

Oni sekvas tiun principon en aferoj rilataj dogmojn, kie necesas absoluta severeco kaj ĝusteco. Dume la aferojn kanonajn aŭ rilatajn al eklezia praktiko oni povas solvi surbaze de akrivio aŭ ikonomio, depende de cirkonstancoj.