Akropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akropolo en Ateno.

Akropolo, (el la greka: ἄκρος „situanta supre“, πόλις „urbo“) estas la citadelo situanta je la plej supra parto de la greka urbo. Ofte tiu loko iĝis ankaŭ kultloko kun la plej gravaj sanktejoj. Akropolo estis ŝajne karakterizaĵo de ĉiu antikva greka urbo, eĉ se iuj pro ebena tereno, apenaŭ indas pri tiu nomo. Ĝi origine signifis fortikigitan altaĵon de grekiaj urboj kun la sankta distrikto kaj reganta palaco. En metamorfa senco estas la esprimo uzata en arĥeologio kutime por la centra parto de la antikva aŭ fru-mezepoka opidumo.

Pro defendkialoj la unuaj loĝantoj de urbo elektis montetoj kun kiel eble plej krutaj deklivoj. Tiaj unuaj loĝejoj evoluis multloke al centroj de grandaj urboj, kiuj etendiĝis poste ĝis la najbaraj valoj.

La unuaj akropoloj aperis en la dua duono de la 2-a jarmilo a.K. en urboj de la mikena kulturo. En pli postaj setlejoj en la klasika periodo la loĝada funkcio senvalidiĝis kaj akropolo servis aparte por celoj publikaj kaj religiaj. En la helena periodo (la 3-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.) la funkcioj diferenciĝis - iuj urboj konstruis akropolon envicigitan en defendsistemon de la urbo (ekz. Priene, dum en la aliaj ĝi estis konstruata ekskluzive por la reprezentaj celoj (p.e. Pergamono.

Iam la nocio de akropolo estis uzata nur por antikvaj grekaj urboj, sed hodiaŭ oni uzas ĝin por iaj artaj aŭ aliaj konstruaĵoj de aliaj antikvaj kulturoj kiel tiuj de la etruskoj, keltojmajaoj. Oni eĉ povos nomi la roman kapitolon akropolo.

La plej fama akropolo troviĝas en Ateno. Ĝi estas konstruita el atika marmoro de la monto Penteliko. Ĝi estis konstruita meze de la urbo kaj ĝia ĉefa tasko estis Atenon reprezenti. Aliaj konataj akropoloj troviĝas i.a. en Mikeno, Tebo, Arguso, Korinto, Priene kaj Pergamono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]