Aksa Epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana filozofo Karl Jaspers difinis la esprimon Aksa Epoko (nome la periodo inter la 800 a.n.e. kaj la 200 a.n.e.) kiel la dividlinio plej profunda de la historio de homo, dum kiu aperis la sama tendenco de pensaro en tri apartaj mondoregionoj: nome Ĉinio, Hindio kaj Okcidento. Ekde la Aksa Epoko, la diversaj regionoj de la Tero jam ne plu havis similan paralelecon. Laŭ Jaspers, la homeco, kiel oni konas ĝin nuntempe, naskiĝis tiam. Li no povis cerbumi konekton por tiu okazaĵo, kaj ankaŭ ne signo de interkonekto inter la popoloj de la Mediteraneo, Hindio kaj Ĉinio en tiu periodo.

Jaspers enkodukis la koncepto de la Aksa Epoko en sia libro Vom Ursprung und Ziel der Geschichte (La origino kaj celo de la historio),[1] publikigita en 1949. Tiu nomo prenas la koncepton de «akso» —de senco en la historio— de la germana filozofo G. W. F. Hegel.[2]

La karakteroj de la Aksa Epoko povas esti difnitaj tiel:

  1. La homo iĝas konscia pri si mem kaj pri siaj limigoj. Lia celo estas la persona savo.
  2. Li klopodas akiri tiun savon tra la pensa agado. Por la unua fojo en la historio, la filozofoj aperas publike. Aperas ankaŭ la filozofaj konfliktoj, naskitaj pro la deziro konvinki aliulojn. Ĉio finas en diskuto, elrompo kaj finfine en ĥaoso.
  3. El tiu ĥaoso naskiĝis ĉiuj aktualaj tendencoj de pensaro.
  4. Opinioj, agadmanieroj kaj kutimoj de la homoj estas prijuĝitaj kaj finfine ŝanĝiĝas.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Jaspers, Karl (1949). Vom Ursprung und Ziel der Geschichte (1a eld.). Munkeno: Piper Verlag. LCCN 49057321.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Jaspers, Origin and Goal of History, Routledge Revivals, 2011, p. 2.
  2. Lenoir, Frédéric (2018) [2008]. Breve tratado de historia de las religiones. Barcelona: Herder Editorial. pp. 62-68. ISBN 978-84-254-3976-6.