Aksel Bakunc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aksel Bakunc
Persona informo
Naskonomo Ալեքսանդր Ստեփանի Թևոսյան
Naskiĝo 25-an de junio 1899 (1899-06-25)
en Goris
Morto 8-an de julio 1937 (1937-07-08) (38-jaraĝa)
en Armena Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj armena
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Gevorkjan Teologia Seminario • Kharkiv National Agrarian University named after V.V. Dokuchayev
Familio
Infano Sevada Bakunts
Okupo
Okupo prozisto • scenaristotradukistoverkistoinstruisto • filologo
Verkoj Q16393356
Q16399998
Q16400208
Q16366951
Q16393574
Նամակ ռուսաց թագավորին
vdr
Portreto de Aksel Bakunc.

Aksel BAKUNC (armene: Ակսել Բակունց, Aleksander Stepani Tevosjan, naskiĝis la 13-an de junio 1899 en Goris, Armenio, Kaŭkaza vicreĝlando, Rusa Imperio, mortis la 8-an de julio 1937 en soveta Armenio) estis armena prozisto, filmverkisto, tradukisto kaj publika aktivulo.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Bakunc naskiĝis en 1899 en Goris, rusa Armenio kaj edukita ĉe la Gevorkjan Teologia Seminario en Eĉmiadzin. Ĉiam sincera, lia unua eldono, satira raporto pri la urbestro de Goris, okazigis al li malliberejon en 1915. Li poste servis kiel armena volontulo en la bataloj de Erzurum, Kars kaj Sardarapat. Inter 1918 kaj 1919 li estis instruisto, provleganto kaj raportisto en Erevano. En 1920 li estis akceptita en la Ĥarkova Instituto en Ukrainio por studi agrikulturon. Post diplomiĝo en 1923, li laboris kiel agronomo en Zangezuro, regiono de Armenio, kiu elstaras en liaj noveloj.

De 1926 li ekloĝis en Erevano kie li rapide establis sian reputacion kiel talenta verkisto per sia unua novelaro titolita Mtnadzor [La Malhela Valo]. Lia verko inkluzivas novelojn, diversajn unuopajn gazetojn, fragmentojn de romanoj detruitaj post lia aresto en 1936, kaj tri filmojn produktitaj de Hajfilm en la 1930-aj jaroj.

Kolego kaj amiko de Jeghiŝe Ĉarenc (1897-1937), Bakunc estis membro de la iama Armena Asocio de Proletaj Verkistoj. Bakunc iĝis viktimo de la stalinisma teruro kaj estis akuzita pri diversaj krimoj inkluzive de fremdiĝo al socialisma socio. Li estis arestita en 1936 kaj verŝajne estis mortpafita post dudek kvin-minuta proceso en 1937.

La domo en Goris, Armenio, kie li kreskis, estis malfermita en 1957 kiel muzeo dediĉita al sia vivo kaj laboro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj plej famaj verkoj estas "Alpiakan manuŝak" (dediĉita al Arpenik Ĉarenc, la unua edzino de Jeghiŝe Ĉarenc), "Lar-Markar", "Namak rusac tagavorin" ("Letero al la rusa caro"), "Kjores" (1935 ) ktp. Bakunc ankaŭ estis filmverkisto ("Zangezur", ktp.). Kolekto de liaj noveloj de 1927 "Mtnadzor" estis tradukita al la angla de Nairi Haĥverdi kiel "La Malhela Valo" kaj eldonita de la Instituto Gomidas en 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]