Akso de la Malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akso de malbono)
La Akso de Malbono laŭ George W. Bush.

La Akso de la Malbono estas eksprimo kreita de la Usona prezidanto George W. Bush en sia parolado pri la stato de la Unio la 29-an de januaro 2002, por priskribi registarojn, kiujn laŭ li helpis teroristojn kaj provis akiri armilojn de amasa detruo. Laŭ Bush, la registaroj de Irako, Irano kaj Norda Koreio kune formis la "Akson de la Malbono". La sekvan jaron Usono invadis Irakon.

La esprimo estis origine elpensita de David Frum, kiu verkis la paroladon de Bush.

Pli ĝenerale kaj amplekse tiu termino estas uzata en la senco, ke Usono kiel monda potenco inkludas siajn malamikojn, kiel repreaentantoj de malbono, dum ili estus reprezentantoj de la bono aŭ Dio. Tiele iam estis konsiderataj membroj de tiu akso Libio, Sirio kaj aliaj landoj; poste Libio, eĉ kun la sama reĝimo kaj registo, estis jam konsiderata nemalamika lando. Tiu nomigo rememoras la epokon, kiam la malamikaro de Usono kaj de ties aliancaro estis ankaŭ trio, nome Germanio, Italio kaj Japanio, dum la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]