Aktinobakterioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktinobakterioj en ĝardena kompoŝto

Aktinobakterioj estas grupo de Gram-pozitivaj bakterioj. Ili povas esti grundaj aŭ dolĉakvaj. Plejofte ili estas plurĉelaj, fadenformaj kaj disbranĉiĝantaj.

Multaj ludas gravan rolon en la formiĝo de grundo, sed ene de tiu grupo ankaŭ troviĝas kaŭzantoj de gravaj malsanoj ĉe tre diversaj vivuloj. Pluraj el ili provizas antibiotikojn. Ili estas tre multnombraj kaj entenas unu el la plej grandaj bakteriaj genroj, Streptomyces.

Pro ilia supraĵa simileco kun fungaj micelioj, oni unue nomis ilin aktinomicetoj.