Aktinoido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La 15 radioaktivaj elementoj, kiuj en la perioda sistemo inkludas aktinion (kun atomnumero 89) kaj la 14 postaj elementoj de la perioda tabelo nomiĝas aktinoidoj.
Nome: Aktinio (elemento 89),Torio (elemento 90), Protaktinio (91), Uranio (92) kaj Transuranioj: Neptunio (93), Plutonio (94), Americio (95), Kuriumo (96), Berkelio (97), Kalifornio (98), Ejnŝtejnio (99), Fermio (100), Mendelevio (101), kaj Nobelio (102), Laŭrencio (elemento 103).
Ĉiu aktinoido formas trioble ŝargitajn jonojn, ili estas vicigitaj ankaŭ al la 3-a kromgrupo de la perioda sistemo.
La aktonoidoj apartenas – kiel la lantanoidoj – al la internaj transiraj elementoj aŭ f-blok-elementoj, ĉar en tiu vico la f-subŝelo estas plenigita per elektronoj.

Fazoj de aktinoidoj laŭ la temperaturo.
|