Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Scienca Akademio Comenius publikigis en 1992 Aktoj de Internacia Akademio Comenius, volumo 1. Ĝin redaktis Paul Neergaard kaj Christer Kiselman. Ĝin eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino.[1]

La Enhavo konsistis en Enkonduko, Antaŭparolo, Bazaj dokumentoj de la akademio, Parto humanisma kun sep ĉapitroj kaj Parto matematika-naturscienca kun ok ĉapitroj.


La akademio publikigis en 2021 duan volumon de la Aktoj. Ĝi enhavas ok ĉapitrojn de kvin aŭtoroj. Ili estas Renato Corsetti (aŭtoro de du ĉaptroj), Fabrizio Angelo Pennacchietti (du), Leif Nordenstorm (unu), Humphrey Tonkin (unu) kaj Christer Oscar Kiselman (du ĉapitroj).

Notoj

  1. Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius, Pekino, XI + 118 paĝoj. ISBN 7-5052-0042-9.

2. Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius, volumo 2, Dobřichovice, 210 paĝoj. Publikigita 2021-01-20. ISBN 978-80-88326-15-1.