Aktuario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aktuario estas asekura matematikisto. Per statistikajprobabloteoriaj metodoj, li aŭ ŝi klopodas prognozi estontajn monfluojn, kalkuli premiumojn aŭ pagojn de asekuro aŭ financajn rezervojn, kiujn asekura kompanio bezonas.

En kelkaj landoj, aktuario estas nomo rezervita al tiuj matematikistoj, kiuj – post trapaso de ekzamenoj pri asekura matematiko, ekonomiko, informadiko, juro ktp. – membras en la landa aktuaria asocio.

La internacia asocio de aktuarioj nomiĝas IAA/AAI (International Actuarial Association/l’Association Actuarielle Internationale ).

Aktuarioj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (kapvorto "Aktuaroj"), la internacia organizaĵo de aktuarioj plurfoje okupiĝis pri Esperanto kaj en 1931 aperigis fakan vortareton en Esperanto, la angla, franca kaj germana lingvoj.

Aktuariaj terminaroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]