Akumuliĝa radiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akumuliĝa disfalo)

En fiziko, akumuliĝa disfalo estas speco de nuklea disfalo en kiu radioaktiva atomo disradias akumuliĝon de neŭtronoj kaj protonoj pli pezan ol alfa-partiklo (kerno de heliumo-4). Ĉi tiu speco de disfalo okazas nur ĉe izotopoj kiu disfalas plejparte per alfo-disfalo, kaj okazas nur en malgranda parto de la tuta kvanto de la disfaloj. Akumuliĝa disfalo okazas nur ĉe pezaj atomoj kiu povas gajni nuklean energion per forpeli porcio de atomkerno.

Kineta energio de relativa moviĝo de eligita akumuliĝo kaj restanta atomkerno Q estas inter 28 kaj 94 MeV kaj en ĉiuj okazoj ĝi estas pli malgranda ol alto VB de potencialo baro por eliĝo de la akumuliĝo. Tiel, akumuliĝa disfalo estas okazanta tra la tunela efiko same kiel la alfa-disfalo.

Akumuliĝa disfalo estas intera inter alfo-disfalo kaj spontanea fisio en kiu peza kerno fendas en du grandajn partojn kaj variantan kvanton de neŭtronoj. En akumuliĝa disfalo la disradiita partiklo estas malpeza kerno kaj en la disfalo ĉiam disradiatas la sama partiklo. Nun estas sciataj pli ol 20 kernoj kiuj iam disfalas per akumuliĝaj disfalo

Akumuliĝa disfalo estas permesita por multe pli multaj diversaj izotopoj ol sciataj je ĉi tio. Sed en plejparto de la okazoj probablo de kumuliĝa disfalo estas tiel malgranda ke la disfalo ne povas esti trovita eksperimente. Ĉi tio estas por eksponenta malpligrandiĝo de potencialo baro kun kresko de ĝi larĝo aŭ alto.

Tricia kerno kaj deŭteria kerno estas ankaŭ sciataj kiel produktoj de radiaktiveco. Heliumo-6 iam disfalas per eligo de deŭteria kerno kaj heliumo-8 iam disfalas per eligo de tricia kerno. La heliumo estas pli bone studita en partiklaj akceliloj, sed eblas ke ankaŭ la aliaj ekzotikaj izotopoj disfalas en ĉi tiuj manieroj.

Akumuliĝa disfalo estis esplorita en 1984 kiam esploristoj je Oksforda Universitato detektis ke 223Ra disradias averaĝe proksimume unu 14C kernon por ĉiuj 109 alfo-disfaloj.

Iuj sciataj akumuliĝaj disfaloj estas jenaj:

Fonta izotopo Eligata partiklo Relativa kvanto de akumuliĝaj disfaloj Rezulta izotopo
114Ba 12C 3,0·10−7 102Sn
221Fr 14C 9·10−15 207Au
221Ra 14C 1·10−14 207Hg
222Ra 14C 3,0·10−10 208Hg
223Ra 14C 8,9·10−10 209Hg
224Ra 14C 4,0·10−11 210Hg
226Ra 14C 3,2·10−11 212Hg
225Ac 14C 6·10−12 211Bi
228Th 20O 1·10−13 208Pb
228Th ?Ne ? ?Hg
232U ?Ne 9·10−12 ?Pb
233U ?Ne 7·10−13 ?Pb
234U ?Ne
?Mg
1·10−13
9·10−14
?Pb
?Hg
235U ?Ne
28Mg
8·10−12
8·10−12
?Pb
207Hg
236U 30Mg ? 207Hg
238Pu 28Mg ? 210Pb
240Pu 28Mg
30Mg
32S
?
 ?
 ?
212Pb
210Pb
208Pt
242Cm 34Si 1·10−16 208Pb

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]