Akupremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akupremo, aŭ akupresuro, el la latina 'akus' (pinglo) kaj 'pressura' (premo) estas origine ĉina kuracmetodo bazita sur la samaj deirpunktoj de akupunkturo sed kiu havas alian aplikadon. La akupunkturo uzas pinglojn, sed akupremo estas masaĝo, kiu, malgraŭ la nomo, ne uzas pinglojn. La akupremo uzas rektan premon kun la fingroj kaj manplatoj sur la tiel nomataj cubopunktoj kiuj troviĝus sur la energiolinioj (meridianoj, nadi) de la korpo. Rilataj teknikoj estas ŝiacuo kaj refleksologio. Per tiu agado oni aktivigus diversajn homajn organojn kiuj korespondas al tiuj cubopunktoj.