Akure
Akure | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 340106 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 847 903 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 856 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 15′ N, 5° 12′ O (mapo)7.255.195Koordinatoj: 7° 15′ N, 5° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 350 m [+] | ||
Areo | 991 km² (99 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Akure estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Ondo Ŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 07° 15′ N 05° 11′ O / 7.250 °N, 5.183 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 941 410 en 2012
- Supermara alteco: 350-381 m
- Horzono: UTC + 1
Geografio[redakti | redakti fonton]
Akure situas parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La palaco en la urbo estis konstruita en 1150, sed la urbo estas pli malnova. Nuntempe joruboj vivas en la metropolo, ili havas diversajn religiojn, ekzemple kristanismon, islamon kaj totemismon.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Akure estas centro de komercado. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kakaojn, maniokojn, maizojn, kotonojn kaj tabakojn.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Akure havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Osogbo kaj Beninurbo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Akure situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 23-26 °C. Jare pluvas 1569 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter aprilo-oktobro pli ofte.