Saltu al enhavo

Akva saluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La inaŭgura ceremonio estis okazigita en honoro de la unua flugo de Ryanair en Rijeka Flughaveno en 2011.
Fajroestingadŝipo faras salutceremonion en honoro de la usona mararmea ŝipo USS Vandegrift proksime de la ŝtalponto ĉe la marhaveno de Portlando, Oregono.

Akva saluto estas ceremonia elmontro markanta gravan eventon en aviadomararmeo.

Akva saluto en aviado estas farita kiam aviadilo moviĝas sub akvoĵetoj elĵetitaj de unu aŭ pluraj fajrobrigadmaŝinoj.

En flughaveno, tipe para nombro da veturiloj estas vicigita perpendikulare ambaŭflanke de taksikoridoro aŭ antaŭtuko, kun akvoĵetoj formanta serion de arkoj. Estas simbole, ke la ceremonio aspektas kiel nupta procesio, promenante sub geedziĝarko aŭ sabrarko (ĉe armea geedziĝo).

Akvofajraĵo kutimas ofte marki la unuan aŭ lastan flugon de aviadkompanio al specifa flughaveno, la unua aŭ lasta flugo de speciala speco de aviadilo, la emeritiĝon de la altranga piloto de aviadkompanio aŭ altranga aertrafika regilo, kaj aliajn specialajn okazaĵojn [1].

Kiam la Concorde faris ĝian finan flugon de Internacia Flughaveno John F. Kennedy, la akvosaluto havis ĵetojn de blua, blanka, kaj ruĝa [2].

Akva saluto estis donita en honoro de usona prezidanto Donald Trump dum lia unua ekflugo de Flughaveno LaGuardia post venko de la prezidant-elekto en 2016.

En la mararmeo, akvaj salutoj estas plej ofte donitaj per fajroboatoj. Ili kutimas marki la unuan aŭ lastan viziton de ŝipkapitano aŭ lian emeritiĝon, la unuan aŭ lastan plezurkrozadon de ŝipo, vizitojn al batalŝipo aŭ aliajn ceremoniajn okazojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]