Akva trielo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Burhinus vermiculatus Cabanis, 1868 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Akva trielo, Burhinus vermiculatus, estas birdo kiu reprezentas en Subsahara Afriko la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj. La specio troviĝas en sub-Sahela Afriko, kun teritorio pli suda ol tiu de la Senegala trielo, ĉefe en Sudorienta Afriko kaj kutime proksime de akvo, kio ebligas la ordinaran nomon de la specio.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu specio havas ampleksan distribuadon en sub-Sahela Afriko, nome en Angolo, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Svazilando, Eburbordo, Etiopio, Gabono, Ganao, Kenjo, Liberio, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalo, Somalio, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.
Tra sia teritorio ĝi troviĝas sur la bordoj de lagoj, estuaroj kaj riveroj, same kiel ĉe mangrovoj kaj ankaŭ ĉe kelkaj ŝirmohavaj strandoj. Ili postulas arbustojn aŭ apudajn arbarojn por ŝirmo. Ĝi troviĝas el marnivelo ĝis 1800 m.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La akvotrielo estas 38 ĝis 41 cm longa kaj pezas 293-320 g. Ĝi havas fortikan bekon kiu estas nigra kun flava ĉe la bazo. La flugiloj estas larĝaj kaj senpintaj kaj la vosto estas mallonga.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La akvotrielo estas surtera manĝanto kiu manĝas nokte. Kvankam ĝi estas tipe rilata al akvo, ĝi povas esti trovita manĝanta ĝis 1 km de akvo. Ĝi manĝas insektojn, krustacojn kaj moluskojn.[1]
La akvotrielo ĝenerale reproduktiĝas en la seka sezono aŭ frua pluvsezono. Ĝi estas monogama reproduktulo; ambaŭ gepatroj gardas la neston kaj kovas la ovojn. La nesto estas simpla skrapaĵo en sabla aŭ ŝtona grundo, kutime proksime al akvo. La ovodemeta grando estas de du sabflavaj ovoj. Ambaŭ seksoj kovas la ovojn dum 22-25 tagoj, kaj ambaŭ respondecas pri manĝado de la idoj. Unikaj inter birdoj, akvotrielaj paroj ofte nestumas apude kaj foje rekte sur la nestoj de Nilaj krokodiloj. La du specioj kunhavas formon de simbioza mutualismo, laŭ kiu la tre energia kaj voĉa trielo funkcias kiel laŭtaj gardostarantoj por la nestoj, kaj la pli potenca krokodilo disponigas protekton. Se nestoraba atakanto alproksimiĝas, la triela paro malfermas siajn flugilojn en minaca montro kaj ĉikanas kaj bekofrapas la entrudiĝintojn por forpeli ĝin. Se la paro ne sukcesas, la patrina krokodilo estas altirita per siaj daŭraj vokoj kaj alvenas.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Water Thick-knee (Burhinus vermiculatus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 11a de Februaro 2019 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Water dikkop/Water thick-knee - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds.
|