Akvedukto (Brey)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eniro al la akvedukto
Eniro al la akvedukto
kanelo de la akvedukto
kanelo de la akvedukto

La romia akvedukto ĉe Brey en sudokcidenta Germanio estis denove trovita dum la Dua Mondmilito. Ĝi probable liveris akvon al tiel nomata villa rustika en la valo de la Rejno. Ekde 2002 la elkavaĵoj estas parto de la monda heredaĵo supra meza rejnvalo de UNESCO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La restoj de la romia akvedukto estis hazarde trovitaj de homoj, kiuj dum la Dua Mondmilito serĉis protekton kontraŭ bombadoj. Arkeologoj serĉadis en 1963 kaj mallonga parto estis alirebligita. Ekde 2003 arkeologoj klarigis plie la situon de la akvedukto je 500 metroj.

Ĝis nun tamen estas nekonata la fontareo kaj la ekzakta fino.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La tunelo estis konstruita en la Kanato-metodo. Tiu metodo estis uzita jarcentojn antaŭ la romianoj en Persio kaj poste en suda Arabio, norda Afriko kaj la etruska Italio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Helmut Wegner: Brey MYK, Wasserleitung. In: H. Cüppers (Hrsg.): Die Römer in Rheinland-Pfalz. La romianoj en Rejnland-Palatinato, Theiss, Stuttgart 1990 (Lizenzausgabe Nikol, Hamburg 2005), p. 348f., ISBN 3-933203-60-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.2672222222227.6172222222222