Akvobaraĵo Hoover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvobaraĵo Hoover
angle: Hoover Dam
rezervujo
Elaviadila vido al akvobaraĵo Hoover
Oficiala nomo: Boulder Dam
Deveno de nomo: omaĝe al Herbert C. Hoover
Lando Usono Usono
Ŝtatoj Nevado, Arizono
Regionoj Konteo Clark Nevado, Konteo Mohave Arizono
Tipo de akvobaraĵo Gravita akvobaraĵo
Plua rezervujo Lago Mead
Rivero Kolorado
Situo Akvobaraĵo Hoover
 - koordinatoj 36° 00′ 56″ N 114° 44′ 16″ U / 36.01556 °N, 114.73778 °U / 36.01556; -114.73778 (mapo)
Longo de digo 379 m
Alteco 221,4 m
Volumeno 2 480 000 m3 (87 580 373 cu ft)
Areo 640,0 km² (64 000 ha)
Konstruado 1931
 - malfermita 1936
Posedanto United States Government
Turbinoj 17 ĉefaj, turbinoj de Francis
Instalita kapacito 2080 MW
Hidraŭlika kapo 180 m (maksimume)
Situo enkadre de Usono
Situo enkadre de Usono
Situo enkadre de Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Vikimedia Komunejo: Hoover Dam
Retpaĝo: Bureau of Reclamation: Lower Colorado Region – Hoover Dam

Akvobaraĵo HooverBoulder digo (angle: Hoover Dam, originale Boulder Dam) situas ĉe la limo inter usonaj federaciaj ŝtatoj Nevado kaj Arizono, ĉirkaŭ 50  km sudoriente de Las Vegas en la Nigra Kanjono. La akvobaraĵo ŝveligas la akvon de rivero Kolorado, kiu formas tie la limon inter Arizono kaj Nevado. La ŝveliĝanta lago estas nomata Lago Mead kaj havas la surfacon de 63.900 hektaroj (laŭ alia fonto: 69.000 hektaroj), longon de ĉirkaŭ 170 km kaj maksimuman profundon de ĉirkaŭ 180  metroj. Ĝi povas rezervi ĉirkaŭ 35 miliardojn da m³ de akvo kaj tiel ĝi estas la plej granda baraĵlago de Usono.

Konstruo de la baraĵo[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo Hoover en 1983
Akvobaraĵo Hoover en 2009
Akvobaraĵo Hoover en 2009

Ĝi estis konstruita inter 1931 kaj 1935 kiel arka pezmuro kun alto de 221  metroj kaj kun supra diko de 14 metroj. La suba diko estas 201 metroj. Oni konstruis en la baraĵmuron ĉirkaŭ 2,6 milionojn da kubaj metroj de betono. La baraĵmuro ne estis formita en unu peco, sed el multaj unuopaj, trapezformaj, 1,50  metrojn altaj betonpecoj (blokoj). Oni enkonstruis en la blokojn akvokondukilon dikan de unu colo. Tra tiuj tuboj povis cirkuli malvarmigita akvo kaj tiel forkonduki la varmon, kiu estiĝis dum fiksiĝo de la betono. La malvarmigaj ekipaĵoj povis produkti ĉiutage 1000  tunojn da glacio. Por plibonigo de la firmeco, oni uzis - tiam avangardan teknologion - vitrofibran firmigon. Por ke la konstruejo restu seka, oni forkondukis la akvon tra du tuneloj, konstruitaj en la riverborda flanko. La diametro de la tuneloj estis 17  metroj, la tuta longo 5 km. La baraĵmuro estis nomata laŭ Herbert C. Hoover, la 31-a prezidento de Usono. Ĝi estis la plej alta valbaraĵo de la mondo ĝis konstruo de Akvobaraĵo Álvaro-Obregón en Guanajuato, Meksiko, en 1946.

Tiu baraĵo celis servi reelekton de Hoover dum la monda ekonomia krizo kaj certigis laboron por miloj de usonanoj. Dum la laboroj mortis 96 laboristoj pro akcidento, trovarmiĝo aŭ elĉerpiĝo. Six Companies, Inc. (ses entreprenoj) estis Komuna Entrepreno de konstruentreprenoj kiu estis formita por konstrui la Akvobaraĵon Hoover.

Hoover ne sukcesis en la prezidentaj elektoj kaj la 8-an de majo 1933 Harold L. Ickes decidis alinomi la baraĵon al „Boulder Dam“. Harry S. Truman decidis renomi la baraĵon la 30-an de aprilo 1947 al Hoover Dam.

La elektra povumo estas 2.000 MW, ĉirkaŭ 56 % de la produktita energio estas transportita al suda Kalifornio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]